|
Ĉu China Mobile mordos "pomon"?
Interrenkontiĝis lastmonate Tim Cook, ĉefo de kompanio Apple, kaj Xi Guohua, direkcia prezidanto de China Mobile, kompanio de movebla telekomuniko el Ĉinio, kiu havas 707 milionojn da klientoj, tamen havas nenian interkonsenton pri vendo de poŝtelefonoj de iPhone kun la usona kompanio. China Mobile poste anoncis per retmesaĝo, ke en Pekino ĝia direkcia prezidanto Xi Guohua diskutis kun Tim Cook, ĉefo de Apple, pri kunlaboro, tamen la anonco ne publikigis detalojn. Proparolanto de Apple al Pekino Wu Qingying ne tuj respondis demandojn de iuj novaĵ-agentejoj.
Apple klopodas plibonigi la situacion, ke ĝia porcio reduktiĝas en la inteligent-poŝtelefona merkato en Ĉinio, kaj Cook ja faris sian duan viziton al Ĉinio en malpli ol unu jaro. Nun Apple havas kontraktojn de kunlaboroj nur kun relative malgrandaj ĉinaj telekomunikaj kompanioj, kaj ĝi perceptas minacon de oj poŝtelefonaj fabrikoj. Tiuj faktoroj limigas la kreskon de ĝia vendo en la
lando kun la plej granda loĝantaro en la mondo.
Laŭ kalkulo de klientoj, China Mobile estas la plej granda telekomunika kompanio en la mondo. Ĝi rimarkigis en la lasta monato, ke ĝi volas proponi poŝtelefonojn de iPhone al siaj abonantoj, tamen antaŭ ĉio ĝi devas akordiĝi kun Apple pri divido de profito.
La triageneracia reto de China Mobile estas kreita kaj starigita de Ĉinio mem, tamen ne malfermita al aliaj telekomunikaj
kompanioj. Statistiko publikigita en la lasta monato montris, ke China Mobile okupas 64% de la enlanda poŝtelefona merkato.
Alice Liu