|
ĉiutage nova enhavo
|
|
ankaŭ uzebla poŝtelefone
|
|
|
Novaĵoj hodiaŭ
La konstruado rekomenciĝos en tri setlaj kvartaloj de Orienta Jerusalemo. La permesilo pri konstruado de 566 loĝejoj estis konfirmita fare de la israela urbodomo de Jerusalemo. Ili estis interrompitaj, fine de decembro, atendante la enpostenigon de Donald Trump ĉe la prezidenteco. Tiu decido estas spertita kiel provoko de la Palestinanoj, des pli ke 11 000 pliaj loĝejoj estas planitaj. Legu detalajn informojn ĉe: Neniam milito inter ni Studio-novaĵoj konektas vin kun la mondo: spektu la senĉesan rektan elsendon de France 24 en la angla kun tutmondaj novaĵoj. |
|
VikiTubo hodiaŭ - klaku kaj spektu
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj. La 2017-IJK estos en Aneho, Togolando. Do, kio precize estas IJK kaj kio okazas dum IJK? Klaku la bildon, spektu kaj lernu. |
|
TED-Televido hodiaŭ
La mondo bezonas trinkeblan akvon. Pli kaj pli, oni produktas ĝin per marakva sensaligo. Sed kion fari kun la salsolva kromprodukto, kiu rezultas de la procezo? En tiom mallonga kiom interesa prelego, TEDano Damian Palin proponas novaĵon: ekstrakti el ĝi la mineralojn, kiujn ni bezonas, helpe de kunlaborantaj bakterioj. Ted-Televido prezentas multajn interesajn prelegojn kun subteksto en Esperanto. |
|
|
|
Filmo hodiaŭ
Hodiaŭ en la film-STUDIO: Krimaj Mensoj (Criminal minds): Krimulo interne de ni Stano Belov recenzas: "Mi ne ŝatas televidon ĝenerale kaj televidseriojn speciale. Kutime mi spektas nur programon pri vojaĝoj “Averso kaj reverso” semajnfine, dum matenmanĝo. Do kial mi spektis jam dekojn da serioj de tiu ĉi makabra sangoverŝa filmo? Ĉar mi aprobas ĝian ĉefan ideon: en ĉiu el ni vivas krimulo." Spektu la antaŭfilmon kaj klaku ĉi-tie por legi filmrecenzon de Stano Belov. |
|
Literaturo hodiaŭ
Larry "Laŭrenco" Kenny prezentas literaturon en Esperanto en sia elstara video-serio "Legu, aǔdu, vivu". En ĉi tiu epizodo li parolas pri: Vi estas maro - de J.Jurkunas (0:41) La bona lingvo - de Claude Piron (3:14) Marmoro - de Baldur Ragnarsson (10:06) Ĝuu la interesajn recenzojn! Kun subtekstoj en Esperanto (premu CC!) Subtitles in English (hit CC!) |
|
|
|
Esperanto Facila
Esperanto Facila estas kanalo por amuze lerni Esperanton. Kroko kore salutas kaj bonvenigas komencantojn al la multkolora mondo de Esperanto. Klaku ĉi tie por viziti la kanalon. |
|