|
Kern.punkto-podkasto de la semajno Lingvolernado Intervjuo kun mentorino pri lingvolernado Kern.punkto.info estas altkvalita podkasto en Esperanto, ĉiusemajne kun specifa temo. Ĝi estas farita de Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller. Aŭskultu la tutan epizodon ĉe: https://kern.punkto.info/2016/08/24/kp089-lingvolernado/ |
RADIO-GVIDILO
|
Plejnova program-enhavo
|
Klaku kaj tuj aŭskultu
|
Ĉiutage
|
Hodiaŭ: Miseduka lerneja uzado de interreto
En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj). |
Ĉiutage
|
Intervjuo kun Stefano Keller
Fulma intervjuo kun Stefano Keller, estrarano de UEA pri reprezentado de UEA ĉe UN, en Ĝenevo |
Ĉiutage
|
Radiozam komunikas kun Ĉina Radio Internacia por prezenti ĉiutagajn programdetalojn.
|
Mardo, Vendredo
|
– En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la laŭvican fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof aŭdigante ĝian 47-an fragmenton.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la investaĵoj de la portugala kompanio Kokcinelo, kiu somere inaŭguris en Pollando sian unuan fabrikon. Ni informas krome pri nova enskribo en la polan liston de Unesko-programo „memoro de la mondo”. – En la scienca bulteno ni informas pri la plej aktualaj esploroj rilate la homan vivolongon. – Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „Elprovo” el la KD de Merlin „Por la mondo” eldonita de Vinilkosmo. – Aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. |
Dimanĉo
|
Usono sin detenas en UN
Ben Rhodes, adjunkta asesoro de la prezidento Barack Obama, defendis la decidon de Usono sin deteni por la unua fojo depost 24 voĉdonadoj jaraj en la Ĝenerala Asembleo de UN kiu daŭre komdamnas la usonan sieĝon al Kubo. |
Lundo
|
Intervjuo: Ho Song prezentas la SATkongreson en Seulo 2017 kaj parolas pri la vivo de koreoj
Kanto: el la Ŝosoj de l’Utopi’ de Thierry Faverial “Mi petas de l’mondo” Legado: Heather el Monato “Ajna emocio rekonata per sendrata sistemo” de Juan Carlos Montero Medina de Kubo Anonco pri patronado de 3ZZZ Parolado: Marcel“Pliklarigo” pri la traktado de Esperanto Kanto: el la kompaktdisko José esperante de José Calixto “ Heroldu” Parolado: Marcel “pliklarigo” pri “fare de “ kaj “peranto” Legado: Heather el la revuo Monato “Mcleoid, amiko de la gaela lingvo” de Gharban Macoidh Kanto: el la kompaktdisko Valso por amikoj de Ĵomart kaj Nataŝa “Mi sopiras” Legado : Franciska el la informletero de Vinilkosmo n°41 Kanto: el la kompaktdisko Esperanto subgrunde kompilo eldonita de Vinilkosmo “Medicino” |
Jaŭdo
|
Bonvenon al Malagasio
Aminda Radio Esperanto raportas al vi pri Faravohitra, iu histoririĉa kvartalo de la ĉefurbo. Krom tio, rubriko pri loka Eo-movado traktas pri la partopreno de klubanoj de Itaosy Esperanto-Klubo en nia retradio. Pli nekutima estas la enhavo de la prilingva rubriko por tiuj, kiuj frandas la malagasan lingvon. |
Merkerdo, Ĵaŭdo, Dimanĉo
|
La voĉo de la Papo kaj de la Eklezio en dialogo kun la mondo.
|
Ĉiumonate
|
Supernova – Stela Nokto, Enkonduko de Martusia kaj Irek, dume pri la 3a Muzika Konkurso de Kontakto kaj kio estas en la programo, La Perdita Generacio – Societo de Vivantaj Poetoj, Rememoro pri Ludoviko Zamenhof – prezentas: Ala, Ela kaj Jerzy Fornal – La pluvo * tekste, Agnieszka (Rudzia) pri la 99a datreveno, La Perdita Generacio – La Kosma Aventuro, Irek kun Amri Wandel pri vivo ekster Tero kaj pri la temp-vojaĝoj – parto 1, Reklamo: La 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
|
Ĉiumonate
|
Pozitivaj novaĵoj ĉe Radio Muzaiko
Flosantaj subakvaj tuneloj por aŭtoj estos konstruataj en Norvegio Tersimila planedo trovitas ĉe la najbara stelo Proxima Centauri La plej granda trovita perlo dum dek jaroj estis kutima talismano de Filipina fiŝkaptisto |
Ĉiusemajne
|
Mallibereja ekspirimento
Mejlŝtono de eksperimenta psikologio – kion ni lernas el ĝi? |
Senĉese
|
Muzaiko: Mojoseco kaj muziko: senĉesa radiostacio en Esperanto por vi!
|
Pola Retradio
- Mallongaj Intervjuoj Regule
|
Sojle de la nova studenta jaro d-ro Maciej Jaskot el Pollando partoprenis en Viadrina-Universitato, Germanio interesan seminarion por la akademiaj lingvoinstruistoj. En nia antaŭmikrofona renkontiĝo li dividas siajn impresojn kaj akiritajn spertojn.
|
Regule
|
Regule
|
Regule
|