Sed bedaŭrinde la fratino havis malsaman opinion; ŝi kutimiĝis al la ideo, cetere ne tute erara, ke en la diskutoj pri ĉio, kio koncernis Gregoron, ŝi povis konsideri sin multe pli sperta ol la gepatroj, kaj do ankaŭ nun la konsilo de la patrino estis por ŝi sufiĉa motivo por insisti pri la forpreno ne nur de la ŝranko kaj de la skribotablo, sed ankaŭ de la cetera meblaro, kun escepto de la nemalhavebla kanapo. Kompreneble, ŝi decidis tion ne nur pro infana obstino aŭ pro tiu memfido, kiun lastatempe ŝi tiel neatendite kaj plene akiris; sed fakte ŝi rimarkis, ke Gregor bezonas multe da spaco por krabli, dum la meblojn videble li tute ne utiligis. Tamen, eble ankaŭ la ekzaltiĝema karaktero de tiom junaj knabinoj, kiuj ĉiam serĉas kontentiĝon, ludis sian rolon, kaj ĝuste pro tio Greta cedis al la tento, igi la sidejon de Gregor eĉ pli timiga, por ke ŝia sindonemo povu fariĝi des pli granda. Fakte en lokon, kie Gregor sola estus senkontrasta mastro sur la malkovritaj muroj, neniu, krom Greta, iam ajn konfide enirus.
Kaj tial ŝiajn decidojn ne skuis la patrino, kiu ankaŭ en ĉi tiu ĉambro ŝajnis hezita pro granda maltrankvilo, baldaŭ eksilentis kaj laŭpove helpis la fratinon en la forpreno de la ŝranko. Nu, la ŝrankon povis Gregor eventuale malhavi, sed la skribotablo ja devis resti. Kaj tuj kiam la virinoj forlasis la ĉambron ĝeme forŝovante la ŝrankon, Gregor elmetis la kapon de sub la kanapo, por vidi, kiamaniere li povus prudente kaj plejeble senĝene interveni. Sed malbonŝance ĝuste la patrino revenis unue, dum Greta en la apuda ĉambro ĉirkaŭprenis la ŝrankon kaj puŝis ĝin tien-reen, sed kompreneble ne sukcesis movi ĝin de ĝia loko. La patrino tamen ne alkutimiĝis al la vido de Gregor, tio povus malsanigi ŝin, kaj do Gregor timigite rapidis retroire ĝis la ekstremo de la kanapo, sed ne povis eviti, ke la tuko iomete moviĝu en la antaŭa parto. Tio sufiĉis por veki la atenton de la patrino. Ŝi ekhaltis, mutiĝis dum momento kaj reiris al Greta.
Kvankam Gregor ĉiufoje ripetis al si, ke ja okazas nenio eksterordinara, ke oni nur translokas kelkajn meblojn, li baldaŭ devis konfesi al si mem, ke tiu ĉi trafiko fare de la virinoj, iliaj mallongaj alvokoj, la gratado de la meblaro sur la pavimo, ĉio ĉi efikis sur lin kiel konfuzo el ĉiuj flankoj, kaj, kvankam li kuntiris kapon kaj krurojn kaj premis sian korpon kontraŭ la pavimo, li fine devis senhezite diri al si, ke la tuto baldaŭ fariĝos neeltenebla. Ili malplenigis lian ĉambron; forprenis de li ĉion, kion li amis; la ŝrankon, en kiu troviĝis lia ĉarpentsegilo kaj aliaj instrumentoj, ili jam portis for; kaj nun ili jam deŝovis la skribotablon, kiu iam apogis sin tiel firme sur la pavimo, sur kiu li kiel komerc-akademiano, kiel burĝlernanto kaj eĉ kiel popollernanto iam skribis siajn taskojn, - nun li vere ne plu havis tempon prikonsideri la bonajn intencojn de la du virinoj, kies ekziston cetere li preskaŭ forgesis, ĉar pro laciĝo ili laboris silente, kaj oni aŭdis nur la pezan frapadon de iliaj paŝoj.
Kaj do li elĵetis sin - la virinoj ĝuste tiam en la apuda ĉambro apogis sin sur la skribotablo, por reakiri iom da spiro -, ŝanĝis kvarfoje la direkton de sia kuro, li verdire eĉ ne sciis, kion li savus unue, kaj tiam li rimarkis, sur la muro cetere jam tute malkovrita, la bildon de la damo en pelto, rapide krablis al ĝi kaj premis sin kontraŭ la vitro, kiu gluiĝis al li kaj agrable efikis sur lia varma ventro. Minimume ĉi tiun bildon, kiun Gregor tute kovris, certe neniu forprenos. Li turnis sian kapon al la pordo de la ĉambro, por observi la virinojn ĉe ilia reeniro.
Tiuj ne permesis al si longan ripozon kaj jam revenis; Greta ĉirkaŭbrakis la patrinon, kaj preskaŭ subtenis ŝin. "Kion ni nun forprenu?", diris Greta kaj rigardis ĉirkaŭ si. Tiam ŝi kaj Gregor vidis unu la alian. Ŝi regis sin, evidente nur pro la ĉeesto de la patrino, klinis al ŝi sian vizaĝon, por malhelpi, ke la patrino ĉirkaŭrigardu la ĉambron, kaj diris, ĉiam treme kaj senpripense: "Venu, ĉu ni iru ankoraŭ momenteton en la apudan ĉambron?". La intenco de Greta estis klara al Gregor, ŝi volis unue sekurigi la patrinon kaj poste forpeli lin de la muro. Nu, ŝi povis provi tion! Li kovris la bildon kaj ja ne cedos. Prefere li saltus sur ŝian vizaĝon.
Sed la vortoj de Greta povis nur maltrankviligi la patrinon, ŝi iom deflankiĝis, ekvidis la gigantan, brunan makulon sur la flordekoraciita tapeto, kaj, eĉ antaŭ ol klare konsciiĝi, ke tio estas Gregor, ŝi hurle-raŭke ekkriis: "Aĥ Dio, aĥ Dio!" kaj kun etenditaj brakoj, kvazaŭ ŝi ĉion rezignus, ŝi falis sur la kanapon, kaj senmoviĝis. "Vi, Gregor!" ekkriis la fratino, kun levita pugno kaj penetrema rigardo. La unuan fojon depost la metamorfozo ŝi direktis la parolon al li senpere. Ŝi kuris al la apuda ĉambro, por preni ian esencon, kiu povus reveki la patrinon de ŝia senkonscio; ankaŭ Gregor volis kunhelpi - la bildon oni ja povis savi pli malfrue -, sed li forte gluiĝis al la vitro kaj devis perforte detiri sin; poste, ankaŭ li kuris en la apudan ĉambron, kvazaŭ li povus doni ajnan konsilon al la fratino, kiel en antaŭa tempo, sed devis resti senfara tie, malantaŭ ŝi; li eĉ teruris ŝin, kiam ŝi, traserĉante la boteletojn, subite turniĝis; botelo falis sur la pavimon kaj rompiĝis; splito vundis Gregoron en la vizaĝo, ia koroda kuracilo ekfluis ĉirkaŭ li; Greta, sen plua hezito, ekkaptis laŭeble multajn boteletojn, kaj alkuris la patrinon kun ili; la pordon ŝi fermis per la piedo. Gregor estis nun dividita disde la patrino, kiu eble pro lia kulpo jam proksimis al la morto; la pordon li ne povis malfermi, ĉar li ne volis forpeli la fratinon, kiu devis resti ĉe la patrino; li nun povis nur atendi, kaj, sub la pezo de memriproĉoj kaj zorgoj, li komencis krabladi, vagi sur ĉio, muroj, meblaro kaj plafono, kaj fine en sia malespero, kiam la ĉambro komencis turniĝi ĉirkaŭ li, falis sur la mezon de la granda tablo.
Pasis momento, Gregor kuŝis tie laca, ĉirkaŭe ĉio silentis, eble tio estis bona signo. Tiam oni aŭdis sonorilon. Kompreneble la knabino estis enfermita en la kuirejo, kaj Greta devis do iri mem malfermi. Alvenis la patro. "Kio okazis?" estis liaj unuaj vortoj; la aspekto de Greta ja perfidis ĉion al li. Greta respondis per dampita voĉo, evidente ŝi premis sian vizaĝon kontraŭ la patra brusto: "La patrino svenis, sed nun ŝi pli bone fartas. Gregor elpeliĝis." "Mi atendis tion," diris la patro, "mi ankaŭ antaŭdiris tion, sed vi virinoj ne volas aŭskulti." Gregor klare komprenis, ke la patro miskomprenis la tro mallongan informon de Greta, kvazaŭ Gregor estus kulpa je iu perfortaĵo. Tial, Gregor devis nun provi retrankviligi la patron, ĉar li havis nek la tempon nek la eblecon klarigi mem la aferon. Kaj tial li fuĝis al la pordo de sia ĉambro, kaj premis sin kontraŭ ĝi, por ke la patro jam ĉe la enveno rimarku, ke Gregor havas la bonan intencon tuj reeniri sian ĉambron, kaj ke ja ne necesas peli lin, sed oni devas nur malfermi la pordon, kaj li tuj malaperos.
Sed la patro ne estis en ĝusta animstato por rimarki tiajn fajnaĵojn; "Aĥ!" li ekkriis jam ĉe la enveno, kvazaŭ li estus samtempe furioza kaj ĝoja. Gregor retiris la kapon for de la pordo kaj levis ĝin direkte al la patro. Li ja antaŭe ne bildigis al si la patron tia, kia li aperis nun; verdire, pro la nova kutimo vage krabladi tie kaj tie, li lastatempe neglektis la okazaĵojn en la cetera loĝejo, kaj certe devus ne esti surprizo, ke iuj situacioj ŝanĝiĝis. Tamen, tamen, ĉu vere tio ankoraŭ estis la patro? La sama homo, kiu iam pro laciĝo preskaŭ malaperis en la lito, kiam Gregor revenis de iu komerca vojaĝo; kiu lin ricevis, en la vesperoj de la hejmreveno, sidante en fotelo, vestita per piĵamo; kiu ja ne povis stariĝi, sed ĝojsigne nur levis la brakojn; kiu dum la maloftaj komunaj promenadoj (je du dimanĉoj en la tuta jaro, kaj okaze de la ĉefaj festotagoj) pene antaŭeniris inter Gregor kaj la patrino, kiuj jam estis malrapidaj per si mem, eĉ iom pli malrapide, volvita en sia malnova mantelo, ĉiam apogante sin sur lambastono, kaj ĉiam haltis por kolekti al si siajn akompanantojn, kiam li volis diri ion? Nun li tamen staris rekte, en blua strikta uniformo kun oraj butonoj, kian surhavas bankpordistoj; super la alta, rigida kolumo de la jako impone pendis lia duobla mentono; sub la densaj brovoj, la rigardo de liaj nigraj okuloj freŝe kaj atente penetris; la iam senorda blanka hararo estis pene kombita al preciza, rebrile dividita aranĝo. Li flugigis sian ĉapelon (sur kiu estis brodita monogramo, verŝajne de iu banko) tra la tuta ĉambro kurbe sur la kanapon, kaj, ĵetinte malantaŭen la ekstremaĵojn de sia longa uniforma jako, kun manoj en la poŝoj kaj kolera vizaĝo rapidis al Gregor. Li mem ne sciis, kion li faros; li ĉiufoje levis nekutime alten siajn piedojn, kaj Gregor ekmiris pri la grandeco de liaj botplandumoj. Tamen li ne hezitis longe, jam ekde la unua tago de sia nova vivo li sciis, ke la patro taksas la plej grandan severecon kiel la plej taŭgan konduton en la rilatoj kun li. Kaj tial li fuĝis for de la patro, haltis, kiam la patro restis tie, kaj denove ekrapidis, kiam la patro ekmoviĝis. Tiel ili plurfoje ĉirkaŭiris la ĉambron, kaj okazis nenio decida, la tuto, pro sia longdaŭro, eĉ ne ŝajnis postkuro. Tial Gregor pormomente restis sur la planko, li ankaŭ timis, ke la patro povus interpreti eventualan fuĝon sur murojn aŭ plafonon kiel apartan miskonduton. Verdire Gregor devis konfesi al si, ke ankaŭ tiaspecan kuradon li ne longe eltenos, ĉar je unu paŝo de la patro li devis efektivigi sennombrajn movojn. Spirmanko jam komencis evidentiĝi, des pli, ke ankaŭ en la pli frua tempo li ne posedis fidindajn pulmojn. Dum li tiel sinbalance procedis por kolekti ĉiujn fortojn por la kuro, li preskaŭ fermis la okulojn; en sia mensnebulo, li ne plu konsideris alian eblan saviĝon ol per forkuro; kaj li preskaŭ forgesis la murojn, kiuj verdire ĉi tie estis kovritaj per detaleme ĉizitaj mebloj, riĉaj je pintoj kaj anguloj - tiam io, senenergie ĵetita, subite alflugis apud li kaj falruliĝis antaŭ lin. ĝi estis pomo; alia flugis al li tuj poste; Gregor ekhaltis pro teruro; plua kurado estis senutila, ĉar evidente la patro decidis bombardi lin. Tiu plenigis siajn poŝojn el la fruktujo sur la kredenco, kaj nun ekĵetis, pormomente sen atenta celado, pomon post pomo. La malgrandaj, ruĝaj pomoj preskaŭ elektrite disruliĝis sur la pavimo kaj frapiĝis inter si. Malforte ĵetita pomo tanĝis la dorson de Gregor kaj forglitis sendamaĝe; sed alia tuj poste vere penetris en lian dorson; Gregor volis sin fortreni, kvazaŭ la surpriza nekredebla doloro povus malaperi dank’ al translokiĝo; sed li sentis sin kvazaŭ najlumita kaj streĉis sin en plena sentkonfuzo. Per lasta rigardo, li ankoraŭ povis vidi, ke oni malfermas la pordon de lia ĉambro, kaj ĉe krianta fratino la patrino elrapidas, en ĉemizo (fakte la fratino senvestigis ŝin, por faciligi al ŝi la spiradon dum la sveno); ke la patrino kuras al la patro, kaj survoje la malligitaj subjupoj terenglitas unu post la alia, kaj stumblante sur ili ŝi lasas sin fali sur la patron, brakumas lin, kaj, en plena unuiĝo kun li - sed nun la vidpovo de Gregor eksvenis - ŝi premas la manojn kontraŭ la nuko de la patro kaj pledas por indulgo al la vivo de Gregor.
La grava vundo de Gregor, pro kiu li suferis dum pli ol monato - la pomo restis kiel videbla memoraĵo en la karno, ĉar neniu kuraĝis elpreni ĝin -, ŝajne memorigis eĉ la patron, ke Gregor, malgraŭ sia aktuala, malfeliĉa kaj naŭza aspekto, ja ankoraŭ estas familiano, kiun oni ne rajtas trakti kiel malamikon, sed male familia devo estas subpremi sian abomenon kaj elteni, tutsimple elteni.
Kvankam Gregor pro sia vundo perdis verŝajne por ĉiam la iaman movkapablon kaj nun bezonis longajn, longajn minutojn por trakrabli sian ĉambron kiel maljuna kriplulo - grimpi sur la muroj estis eĉ nepenseble -, tamen li ricevis rekompence de tiu malboniĝo de sia stato avantaĝon liaopinie tute kontentigan, nome oni malfermis ĉiuvespere la ĉambropordon, kiun li jam antaŭ unu-du horoj komencis observadi; kaj tiel li, en la mallumo de sia ĉambro, nevidebla de ekstere, povis vidi la tutan familion ĉe la prilumata tablo kaj askulti ilian parolon iel kun la ĝenerala permeso, do tute malsame ol antaŭe.
Kompreneble ne plu realiĝis tiuj iamaj viglaj amuziĝoj, kiujn Gregor, en la malgrandaj hotelĉambroj, rememoris kun ia nostalgio, kiam lace li devis eniri la humidajn littukojn. Plej ofte nun ili restis tie, tre silentaj. Baldaŭ post la vespermanĝo, la patro endormiĝis en sia seĝo; la patrino kaj la fratino rekomendis silenton unu al la alia; la patrino, kliniĝinte sub lampo, kudris elegantajn tolaĵojn por vestbutiko; la fratino, kiu akceptis laboron kiel vendistino, vespere studis stenografion kaj la francan, por eble akiri iam pli bonan postenon. Foje la patro vekiĝis, kaj kvazaŭ li ne konscius pri sia endormiĝo diris al la patrino: "Kiom longe vi kudras hodiaŭ!", kaj denove endormiĝis, dum patrino kaj fratino lace ridetis unu al la alia.
Kun ia obstino la patro rifuzis demeti hejme sian servistan uniformon: kaj dum la vespera robo senutile pendis de la vestohoko, la patro dormetis tutvestita, kvazaŭ li estus preta je sia tasko kaj ankaŭ ĉi tie atendus la voĉon de sia superulo. Sekve de tio, malgraŭ la prizorgo de patrino kaj fratino, la uniformo, kiu jam komence ne estis nova, baldaŭ perdis sian purecon, kaj Gregor dum tutaj vesperoj rigardadis la ĉiam pli makulitan, rebrilan, per daŭre purigitaj orbutonoj ornamitan veston, en kiu la maljunulo dormis plej malkomforte, kaj tamen trankvile.
Je la deka, la patrino provis veki la patron per mallaŭta voko kaj konvinki lin enlitiĝi, ĉar en la seĝo certe ne temis pri vera dormo, kiun tamen la patro, kies deĵoro komenciĝos je la sesa, nepre bezonis. Sed en tiu obstino, kiun li montris ekde kiam li deĵoris kiel servisto, li ĉiam insistis por resti ankoraŭ longe ĉe la tablo, kvankam li tuj poste regule endormiĝis; kaj nur per granda engaĝiĝo oni sukcesis anstataŭigi la seĝon per la lito. Kun malgrandaj admonoj, la patrino kaj la fratino tiom insistis ĉe li, sed li restis dum kvaronhoroj tie, kapskuis kun fermitaj okuloj kaj ne stariĝis. La patrino tiris lin je la maniko, diris karesvortojn en lian orelon, la fratino forlasis sian laboron por helpi la patrinon, sed la patro ŝajne eĉ ne rimarkis tion. Li nur pliprofundiĝis en sian seĝon. Nur kiam la du virinoj prenis lin sub la akseloj tiam li malfermis la okulojn, rigardis alterne jen la patrinon jen la fratinon kaj kutimis diri: "Jen, kia vivo. Vidu, kiel mi traripozas miajn maljunajn tagojn". Kaj apogante sin sur la virinoj, li leviĝis, pene, kvazaŭ li estus plej granda pezo al si mem, permesis, ke la virinoj konduku lin al la pordo, algestis ilin tie kaj pluiris senapoge, dum la patrino forĵetis sian kudraĵon kaj la fratino, haste, sian plumon por postkuri la patron kaj plu helpi lin.
Kiu, en tiel labor-elĉerpita kaj trolaca familio, havis tempon okupiĝi pri Gregor pli ol la strikte necesan? La elspezojn oni plejeble limigis; la serv-knabinon oni maldungis; por la plej pezaj laboroj venis matene kaj vespere giganta osteca servistino, kun blanka hararo kiu flirtis ĉirkaŭ la kapo; ĉion ceteran prizorgis la patrino apud sia multa kudrado. Eĉ okazis, ke oni vendis diversajn familiajn juvelojn, kiujn iam plej ĝoje la patrino kaj la fratino surportis dum kunvenoj kaj solenaĵoj; kaj tion Gregor eksciis de la vespera komuna diskutado pri la atingita prezo. La plej granda plendo estis, ke oni ne povas forlasi ĉi tiun loĝejon, tro grandan en la nunaj cirkonstancoj, ĉar oni ne povis konjekti, kiel oni povus transloki Gregoron. Sed Gregor bone komprenis, ke ne pro respekto al li ne eblas la transloĝiĝo, ĉar oni ja povus facile transporti lin en adekvata kesto kun kelkaj truoj por la aero; sed kio ĉefe malhelpis tiun planon, tio estis la senespero, kaj la konscio, ke ilin trafis malfeliĉo tia, kian neniam spertis iliaj parencoj aŭ konatoj. Ili plenumis ĝisekstreme la devojn, kiujn la mondo postulas de malriĉuloj, la patro portis la matenmanĝon al malaltgradaj bankoficistoj, la patrino proponis sin por laboro pri la tolaĵoj de fremduloj, la fratino kuris tien kaj reen malantaŭ la tablo laŭ la ordonoj de la klientoj, sed la fortoj de la familio ne sufiĉis por io plia. Kaj la vundo en la dorso de Gregor komencis dolori kvazaŭ ĝi estus nova, kiam la patrino kaj la fratino, enlitiginte la patron, revenis kaj forlasis la laboron, metante sin unu apud la alian, preskaŭ vango kontraŭ vango; kaj nun la patrino, montrante la ĉambron de Gregor, diris: "Fermu la pordon, Greta", kaj tiam Gregor retroviĝis en mallumo, dum tie apude la virinoj kunmiksis siajn larmojn aŭ eĉ simple rigardis, senplore, la tablon.
Tagojn kaj noktojn Gregor pasigis preskaŭ sendorme. Foje li projektis, ke ĉe la venonta pordmalfermiĝo li, kiel iam, refariĝos la respondeculo pri la aferoj de sia familio; post longa tempo, en lia memoro reelmergiĝis la ĉefo kaj la prokuristo, la komizoj kaj la lernoknaboj, la tiom neinteligenta servisto de la entrepreno, du, tri amikoj de aliaj firmoj, ĉambristino el provinca hotelo, aminda, forfuĝa rememoro, kasistino en ĉapelbutiko, kiun li serioze, sed tro malrapide amindumis - ili ĉiuj aperis miksitaj kun fremduloj kaj ankaŭ forgesitoj, sed anstataŭ helpi lin kaj lian familion, ili estis nealireblaj, kaj li estis feliĉa, kiam ili malaperis. Sed tuj poste li perdis la emon zorgi pri sia familio kaj plenigis lin nur kolero pro la malbona flegado, kaj kvankam li ne povis imagi kion li dezirus, tamen li planis, kiel li povus atingi la manĝoĉambron por preni tie kion li rajtis, kvankam li ne estis malsata. Ne plu zorgante pri la eventualaj preferoj de Gregor, la fratino nun tre haste ŝovis ajnan manĝajon per la piedo en la ĉambron de Gregor antaŭ sia foriro al la laboro, matene kaj tagmeze, kaj vespere, indiferenta pri tio, ĉu la manĝon oni apenaŭ gustumis aŭ eĉ - kiel plej ofte okazis - oni tute ne tuŝis, forbalais la tuton. La purigo de la ĉambro, kiun ŝi faris nun ĉiam vespere, ne povus esti pli rapida. Strioj de malpuro kovris nun la vandojn, tie kaj tie restis buletoj de polvo kaj balaaĵo. En la unuaj tempoj Gregor, ĉe la eniro de la fratino, metis sin en la plej okulfrape malpurajn angulojn, por iel riproĉi ŝin per sia pozicio. Sed li povus resti tie dum semajno sen espero je pliboniĝo fare de la fratino; ŝi ja vidis la malpuron tiel bone kiel li, sed ŝi decidis lasi ĝin tie. Krome ŝi per nova, al la tuta familio komuna sentivo kontrolis, ke neniu krom ŝi purigu la ĉambron de Gregor. Iam la patrino entreprenis radikalan purigon de la ĉambro, kio sukcesis nur post utiligo de pluraj siteloj da akvo - la granda humideco cetere ĉagrenis Gregoron, kaj li restis amare, larĝe kaj senmove sur la kanapo -, sed la patrino ne povis eviti la punon. Tuj kiam vespere la fratino rimarkis la ŝanĝojn en la ĉambro de Gregor, ŝi kuris ekstreme ofendita en sian ĉambron, kaj malgraŭ la priplore levitaj manoj de la patrino ŝi eksplodis per konvulsia plorego, kiun unue la gepatroj - la patro kompreneble saltis pro la timo el sia seĝo - simple kaj senhelpe rigardis; fine ankaŭ ili komencis tuŝiĝi; dekstre, la patro riproĉis la patrinon pro tio, ke ŝi ne lasis la purigon de la ĉambro de Gregor al la fratino; maldekstre la fratino kriadis, ke ŝi neniam plu purigos la ĉambron; intertempe la patrino provis puŝi la patron, kiu perdis memkontrolon pro la ekscitiĝo, denove en la dormoĉambron; la fratino, skuita de singultoj, batetis la tablon per siaj malgrandaj pugnoj; kaj Gregor siblis laŭte pro kolero, ĉar neniu venis al la ideo fermi la pordon kaj ŝpari al li tiajn vidaĵon kaj bruon.
Sed kiam la fratino, elĉerpita pro sia laboro, ne plu eltenis la prizorgon de Gregor, ne necesis ke la patrino surprenu tiun taskon, kaj Gregor ne restis neglektita; ĉar nun estis servistino. Tiu maljuna vidvino, kiu dum sia longa vivo traeltenis la plej aĉajn spertojn dank’ al sia forta ostoframo, ne vere sentis hororon ĉe Gregor. Iel, sen ajna scivolemo, ŝi foje hazarde malfermis la pordon de lia ĉambro, kaj dum Gregor, tute surprizita, ekkuris tie kaj tie malgraŭ la neĉeesto de postkurantoj, ŝi restis ĉe tia vidaĵo mire, senmove, kun manoj sur la sino. Ekde tiam ŝi neniam neglektis, matene kaj vespere, iom malfermi la pordon kaj ekrigardi Gregoron. Komence ŝi vokis lin al si per vortoj, kiujn ŝi verŝajne taksis amikecaj, kiaj "Nu venu, olda skarabaĉo!" aŭ "Jen tie la olda skarabaĉo!" Tiajn alvokojn Gregor neniel respondis, sed restis senmove en sia loko, kvazaŭ neniu estus malferminta la pordon. Se oni estus donintaj al ĉi tiu servistino la taskon ĉiutage purigi lian ĉambron, anstataŭ permesi al ŝi lin ĝeni senutile laŭ sia plaĉo! Foje, frumatene - intensa pluvo, eble antaŭsigno de la venonta printempo, batis la vitraĵojn - Gregor tiom ĉagreniĝis ĉe la denovaj alvokoj de la servistino, ke li turniĝis al ŝi kvazaŭ por atako, kvankam malrapide kaj senforte. Sed la servistino, anstataŭ ektimiĝi, simple prenis seĝon proksiman al la pordo kaj levis ĝin alte, kaj kiam ŝi staris tie kun malfermita buŝo oni vidis ŝian intencon refermi la buŝon nur tiam, kiam la seĝo en ŝiaj manoj refalos sur la dorson de Gregor. "Do, ĉu ne pli antaŭen?" ŝi demandis ĉe la retroiro de Gregor, kaj trankvile remetis la seĝon en la angulon.
Nun Gregor manĝis preskaŭ nenion. Nur kiam li hazarde preteriris la manĝon li kvazaŭlude mordetis ĝin, tenis ĝin longe en la buŝo kaj plej ofte fine elkraĉis ĝin. Unuatempe li kredis, ke la malgaja aspekto de lia ĉambro lin retenas de la manĝo, sed ĝuste je la ŝanĝiĝoj en la ĉambro li povis tre baldaŭ adaptiĝi. Oni kutimiĝis loki en tiun ĉambron objektojn, kiuj ne taŭgis aliloke, kaj tiaj objektoj estis nun multaj, ĉar oni luigis ĉambron de la loĝejo al tri sinjoroj. Tiuj seriozaj sinjoroj - ĉiuj tri havis plenbarbojn, kiel Gregor foje rimarkis tra pordofendo - aparte postulis ordon, ne nur en siaj ĉambroj, sed, kiel pensionanoj, en la tuta domo kaj ĉefe en la kuirejo. Ili ne eltenis la ĉeeston de senutilaj aŭ eĉ malpuraj objektoj. Krome, ili kunportis la plejparton de sia meblaro. Tial senutiliĝis multaj objektoj, kiujn oni ne povis vendi, sed ankaŭ ne volis forĵeti. Ĉio ĉi delokiĝis al la ĉambro de Gregor; simile pri la cindrujo kaj la rubujo en la kuirejo. Kio pormomente estis neutiligebla, tion la servistino, ĉiam tre hastema, simple pafis en la ĉambron de Gregor; Gregor vidis feliĉe nur la koncernan objekton kaj la manon, kiu ĝin tenis. La servistino havis eble la intencon iam laŭ tempo kaj okazo ĉion repreni aŭ en unu fojo forĵeti, sed fakte ĉio restis tie, kien ĝi alvenis per la unua ĵeto, krom se Gregor apogis sin kontraŭ tiuj postrestaĵoj kaj ekmovis ilin, unue devigita, ĉar alie li ne havus lokon por krabli, sed poste kun kreskanta amuziĝo, kvankam post tiaj promenoj, mortlaca kaj malgaja, li denove restis tie senmova dum horoj.
Ĉar la sinjoroj foje vespermanĝis hejme en la komuna ĉambro, tiam la salonpordo restis en kelkaj vesperoj fermita, sed Gregor facile rezignis je la malfermiĝo de la pordo, kaj foje, eĉ kiam ĝi estis malfermita, li ne profitis tion sed, nerimarkite de sia familio, restis en la plej malluma angulo de sia ĉambro. Tamen, iam la servistino lasis la pordon al la salono duonmalfermita, kaj ĝi restis tia ankaŭ kiam, vespere, alvenis la sinjoroj kaj oni liveris lumon. Ili sidiĝis ĉe la tablo, tie, kie iam la patro, la patrino kaj Gregor kutimis manĝi; poste ili disfaldis la buŝtukojn kaj prenis tranĉilon kaj forkon. Tuj ĉe la pordo aperis la patrino kun plado da viando, kaj tuj post ŝi la fratino kun plado da dense surmetitaj terpomoj. La manĝaĵoj forte vaporis. La sinjoroj kurbiĝis sur la alportitajn pladojn kvazaŭ ili volus kontroli ilin antaŭ la manĝo, kaj fakte tiu, kiu sidis meze kaj ŝajnis aŭtoritata al la aliaj du, eltranĉis pecon da viando ankoraŭ sur la plado, evidente por prijuĝi, ĉu ĝi estas sufiĉe mola aŭ ĉu oni devas resendi ĝin en la kuirejon. Li estis kontenta, kaj patrino kaj fratino, kiuj rigardis streĉite, ekspiris denove kaj ridetis.
La familio mem manĝis en la kuirejo. Tamen la patro, antaŭ ol eniri la kuirejon, venis en ĉi tiun ĉambron kaj kun unu kliniĝo, ĉapel-en-mane, rondiris la tablon. La sinjoroj leviĝis samtempe kaj murmuris ion en siaj barboj. Kiam poste ili estis solaj, ili manĝis en preskaŭ perfekta silento. Aparte mirigis Gregoron, ke ĉe ĉiuj eblaj bruoj de la manĝo oni aŭdis nur iliajn dentojn dum la maĉado, kvazaŭ oni volus atentigi Gregoron, ke por manĝi oni bezonas dentojn, kaj ke per la plej belaj makzeloj, tamen sendentaj, oni povas fari nenion. "Mi ja malsatas," li pensis zorgoplene, "sed ne je tiaj aferoj. Kiel nutras sin tiuj sinjoroj, kaj mi mortaĉas!".
Ĝuste en tiu vespero - Gregor ne memoris, ke dum tiu tuta tempo li aŭdis ĝin - violono ekmuzikis el la kuirejo. La sinjoroj jam finis sian vespermanĝon, tiu en la mezo estis preninta revuon kaj doninta po folion al la aliaj du, kaj nun ili legis apogite kaj fumante. Kiam la violono ekmuzikis, ili fariĝis atentaj, ekstariĝis kaj piedpinte iris al la pordo de la antaŭĉambro, kie ili haltis, premante unu la alian. Certe oni aŭdis ilin en la kuirejo, ĉar la patro laŭtis: "Ĉu la ludado estas ĉagrena al la sinjoroj? Oni povas haltigi ĝin tuj." "Tute male," diris tiu en la mezo, "ĉu la fraŭlino ne preferus veni al ni kaj ludi ĉi tie en la ĉambro, pli komforte kaj agrable?" "Ho ja," laŭtis la patro, kvazaŭ li mem estus la violonisto. La sinjoroj reiris al la ĉambro kaj atendis. Baldaŭ venis la patro kun la apogilo, la patrino kun la notoj kaj la fratino kun la violono. La fratino trankvile preparis ĉion por la ludado; la gepatroj, kiuj neniam antaŭe luigis ĉambron kaj tial troigis la ĝentilecon al la sinjoroj, eĉ ne kuraĝis eksidi sur siaj seĝoj; la patro apogis sin al la pordo, kun la dekstra mano inter du butonoj de la fermita livreo; sed la patrino akceptis seĝon de unu sinjoro kaj sidiĝis en iu angulo, tie, kie hazarde la sinjoro metis la seĝon.
La fratino komencis ludi; patro kaj patrino priatentis la movojn de ŝiaj manoj. Gregor, allogata de la ludado, kuraĝis iom antaŭeniĝi, kaj lia kapo jam ŝoviĝis en la salonon. Li apenaŭ miris nun, ke li tiom malmulte zorgas pri eventuala ĝeno al aliaj: iam tia zorgo estis lia fiero. Kaj ĉi-okaze li havus eĉ pli da kialoj por kaŝi sin, ĉar sekve de la polvo, kiu okupis lian tutan ĉambron kaj leviĝis en la aeron ĉe la plej malgranda movo, ankaŭ li estis polvoplena; fadenojn, harojn, manĝorestaĵojn li kuntrenis sur la dorso kaj la flankoj; lia indiferento fariĝis jam tro granda, por ke li, kiel foje dum la tago, metu sin sur la dorso kaj frotu sin sur la tapiŝo. Kaj malgraŭ sia situacio li ne hezitis iom antaŭeniĝi sur la senmakula planko de la salono.
Cetere neniu atentis pri li. La familion tute okupis la violonludado; la sinjoroj male unuamomente kunpremiĝis ĉe la not-apogilo, kun manoj en siaj poŝoj, tiom proksime ke ili ĉiuj povis legi la notojn, kio certe ĝenis la fratinon; sed baldaŭ kun duonlaŭtaj interparoloj kaj klinitaj kapoj ili retiriĝis al la fenestro, kie ili ankaŭ restis, sub la maltrankvila rigardo de la patro. Pli ol evidente ili perdis la iluzion, ke ili aŭdos belan aŭ amuzan violinludadon, satiĝis de la tuta prezentado kaj nur pro ĝentileco permesis, ke oni ĝenu ilin en ilia trankvilo. Ĉefe ilia maniero blovi alten la cigarfumon el nazo kaj buŝo montris grandan nervozecon. Kaj tamen la fratino ludis tiel bele. Ŝia vizaĝo kliniĝis flanken, ŝia rigardo sekvis atente kaj malgaje la muziknotojn. Gregor antaŭenkrablis iom, kaj premis la kapon sur la planko, por laŭeble renkonti ŝian rigardon. Ĉu vere li estis besto, se muziko tiom tuŝis lin? Ŝajnis al li, ke montriĝas la vojo al la nekonata, dezirata nutraĵo. Li decidis progresi ĝis la fratino, tiri ŝin ĉe la jupo kaj per tio sugesti, ke ŝi venu kun sia violono en lian ĉambron, ĉar ĉi tie neniu aprecis la ludadon kiel li mem povus apreci. Li volis ne plu permesi al ŝi forlasi lian ĉambron, minimume dum li vivos; lia fortimiga aspekto unuafoje montriĝos utila; li volis esti samtempe ĉe ĉiuj pordoj de sia ĉambro, kaj bleki kontraŭ ĉiuj atakantoj; la fratino tamen devis resti ĉe li ne perforte, sed propravole; ŝi sidos apud li sur la kanapo, klinos al li sian orelon, kaj li konfidos al ŝi sian firman intencon sendi ŝin al la konservatorio, kaj manke de ĉi tiu malfeliĉo jam pasintan Kristnaskon - sed ĉu vere jam pasis Kristnasko? - li estus dirinta tion al ĉiuj, indiferenta al ĉiuj kontraŭdiroj. Post tiu klarigo la fratino elverŝus larmojn de kortuŝiĝo, kaj Gregor leviĝus al ŝia ŝultro kaj kisus ŝian kolon, kiu depost ŝia eklaboro restis libera de bendoj kaj kolumoj.
"Sinjoro Samsa!" ekkriis la sinjoro en la mezo al la patro kaj, sen malŝpari pliajn vortojn, fingromontris Gregoron, kiu lante antaŭenkrablis. La violono mutiĝis, la meza sinjoro unue ridetis kapskue al siaj amikoj, poste denove rigardis Gregoron. Ŝajne la patro juĝis pli necese unue trankviligi la sinjorojn, kaj nur poste forpeli Gregoron, kvankam la sinjoroj mem tute ne ekscitiĝis kaj Gregor ŝajnis amuzi ilin pli ol la violono. La patro rapidis al ili kaj per disigitaj brakoj klopodis peli ilin en ilian ĉambron kaj samtempe malhelpi la vidon de Gregor per sia korpo. Nun ili iom ekkoleris, kaj ne plu eblis decidi ĉu pro la konduto de la patro aŭ pro la ĉiam pli klara konscio, ke ili loĝis ĉe tia najbaro kia Gregor sen scii tion. Ili postulis klarigojn de la patro, levis la brakojn, maltrankvile tiris siajn barbojn kaj nur malrapide retroiris al sia ĉambro. Intertempe la fratino elmergiĝis el la duonkonscio, kiu ŝin okupis post la subita interrompo de la ludado, subite skuis sin post kelka tempo, dum kiu ŝi tenis violonon kaj arĉon en la mole pendantaj manoj kaj rigardis la notojn kvazaŭ ŝi daŭre ludadus; ŝi metis la violonon en la sinon de la patrino, kiu ankoraŭ sidis sur sia seĝo kaj spiregis kun granda malfacilo; kaj fine kuris al la apudĉambro, al kiu la sinjoroj, pelitaj de la patro, nun pli rapide proksimiĝis. Oni vidis, ke sub ŝiaj lertaj manoj litkovriloj kaj -kusenoj alte flugas kaj enordiĝas. Antaŭ ol la sinjoroj atingus la ĉambron, ŝi jam finpretigis la litojn kaj forŝteliĝis. La patro ŝajnis tiom okupita de sia obstino, ke li forgesis ĉiun respekton, kiun li ankoraŭ ŝuldis al siaj luantoj. Li nur pelis kaj pelis, ĝis la sinjoro en la mezo, ja sur la sojlo de la ĉambro, bategis la piedon kaj tiel devigis la patron al halto. "Mi ĉi-pere deklaras," li diris, levis la manon kaj per la rigardo serĉis ankaŭ la patrinon kaj la fratinon, "ke konsidere pri la abomenaj rilatoj de ĉi tiuj loĝejo kaj familio" - kaj ĉi tie li rapide kaj decide kraĉis sur la plankon - "mi surmomente forlasas mian ĉambron. Kompreneble mi pagos absolute nenion por la tagoj, dum kiuj mi loĝis ĉi tie, tute male, mi eĉ konsideros la eventualon levi kontraŭ vi postulojn, kiujn mi povus - kredu min - tre facile pravigi." Li silentis kaj rigardis antaŭ si, kvazaŭ li atendus ion. Fakte tuj intervenis liaj amikoj per jenaj vortoj: "Ankaŭ ni surmomente forlasas la ĉambron." Ĉe tiuj vortoj li kaptis la klinkon kaj fermis la pordon kun granda bato.
La patro palpatingis, iom ŝancele, sian seĝon kaj ekfalis sur ĝin; ŝajnis, ke li volas laŭ la kutimo endormiĝi, sed la senhalte sinbalanca kapo montris, ke li ja ne dormas. Gregor dum la tuta tempo restis en la loko, kie la sinjoroj surprizis lin. La seniluziiĝo pri la malsukceso de sia plano, sed eble ankaŭ la debilo, kiu venis de lia longa fasto, malebligis al li ĉian movon. Jam en la venonta momento li timis ĝeneralan sturmon al li, kaj atendis. Ne timigis lin eĉ la violono, kiu forglitis de la tremantaj fingroj de la patrino kaj eligis resonan bruon.
"Karaj gepatroj," diris la fratino kaj enkonduke batis la tablon per la mano, "tio ne povas daŭri. Se vi ne konscias tion, do konscias mi. Mi ne volas prononci la nomon de mia frato antaŭ ĉi tiu monstro, kaj tial mi diras nur: ni devas klopodi liberiĝi de ĝi. Ni provis ĉion home eblan, por lin flegi kaj elteni, mi kredas, ke neniu povas minimume riproĉi nin."
"Ŝi milfoje pravas," diris la patro al si mem. La patrino, kiu ankoraŭ ne povis reakiri la spiron, komencis surde tusi en la etenditan manon, kun preskaŭ freneza rigardo en la okuloj.
La fratino rapidis al la patrino kaj tenis ŝian frunton. Ŝajne la patron gvidis la vortoj de la fratino al pli difinitaj pensoj, li rektiĝis, li ludis per sia servista ĉapelo meze de la teleroj, kiuj ankoraŭ troviĝis sur la tablo post la vespermanĝo de la sinjoroj, kaj fojfoje rigardis la silentan Gregoron.
"Ni devas liberiĝi de ĝi," diris la fratino nur al la patro, ĉar la patrino en sia tusado aŭdis nenion, "ĝi baldaŭ mortigos vin ambaŭ, mi antaŭvidas tion. Kiam oni devas labori tiom peze, kiel ni ĉiuj, oni ne povas ankaŭ elteni hejme tian senfinan torturon. Ankaŭ mi ne plu povas tion." Kaj ŝi ekploris tiom forte, ke ŝiaj larmoj transfluis sur la vizaĝon de la patrino, kiu forviŝis ilin aŭtomate.
"Kara," diris la patro kompate kaj tre kompreneme, "sed kion ni faru?"
La fratino levis la ŝultrojn por esprimi la senkonsilecon, kiu invadis ŝin dum la ploro, kontraste al ŝia antaŭa memfido.
"Se li komprenus nin," diris la patro duondemande; la fratino el sia ploro skuegis la manon, kvazaŭ por diri, ke tio estas eĉ ne pensebla.
"Se li komprenus nin," ripetis la patro, akceptante en si mem, per okulfermo, la opinion de la fratino pri ties neeblo, "ni povus veni al interkonsento kun li. Sed tiel -"
"ĝi devas for," laŭtis la fratino, "tio estas la sola vojo, patro. Vi devas nur forlasi la ideon, ke ĝi estas Gregor. Ke tiom longe ni kredis tion, jen nia vera malfeliĉo. Sed kiel ĝi povus esti Gregor? Se ĝi estus Gregor, jam longe li estus kompreninta, ke kunvivado de homoj kun tia besto ne eblas, kaj li estus foririnta. Tiam ni havus neniun fraton, sed povus plu vivi kaj plu honori lian memoron. Sed tiu besto nin turmentas, forpelas la luantojn, evidente celas alproprigi la tutan loĝejon kaj devigi nin tranokti surstrate. Vidu nur, patro," ŝi subite ekkriis, "li rekomencas!" Kaj en timiĝo tute nekomprenebla al Gregor ŝi eĉ forlasis la patrinon, impete leviĝis de la seĝo, kvazaŭ ŝi preferus foroferi la patrinon ol resti en proksimeco de Gregor, kaj rapidis malantaŭ la patron, kiu, incitita nur de ŝia konduto, ankaŭ leviĝis kaj kvazaŭprotekte duonlevis la brakojn antaŭ ŝi.
Sed Gregor tute ne intencis timigi iun ajn, des malpli sian fratinon. Li nur estis komencinta turniĝi por rekrabli al sia ĉambro, kaj tio aspektis kurioze, ĉar ĉe la plej malfacilaj turniĝoj, sekve de sia kompatinda situacio, li devis helpi sin per la kapo, kiun li plurfoje levis kaj batis sur la plankon. Li haltis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Ŝajne oni rekonis lian bonan intencon; estis nur momenta ektimo. Nun ili ĉiuj rigardis lin silente kaj malgaje. La patrino sidis en sia seĝo kun longigitaj, kunpremitaj kruroj, ŝiaj okuloj preskaŭ fermiĝis pro laco; la patro kaj la fratino sidis proksime, kaj la fratino metis manon ĉirkaŭ la kolo de la patro.
"Nun eble mi povas turniĝi," pensis Gregor kaj rekomencis sian laboron. Li ne povis subpremi snufojn pro la granda fortostreĉo, kaj iam-tiam devis ankaŭ momente ripozi. Cetere neniu pelis lin, oni lasis ĉion al lia iniciato. Fininte la turniĝon, li tuj komencis rekte retroiri. Li miris pri la granda distanco, kiu dividis lin de lia ĉambro, kaj li eĉ ne komprenis, kiamaniere li en sia laco antaŭnelonge povis laŭiri la saman vojon preskaŭ senrimarke. Ĉiam strebante al laŭeble plej rapida krablado, li apenaŭ atentis, ke el lia familio venis neniu ĝena vorto aŭ alvoko. Nur kiam li estis sur la sojlo li turnis la kapon, nekomplete, ĉar li sentis sian kolon rigidiĝi, tamen li ankoraŭ vidis, ke malantaŭ li nenio ŝanĝiĝis, nur stariĝis la fratino. Lia lasta rigardo tanĝis la patrinon, kiu nun plene endormiĝis.
Tuj kiam li estis en sia ĉambro, la pordon oni plej haste klakfermis, ŝlosis kaj riglis. La subita bruo malantaŭ li tiom timigis Gregoron, ke liaj kruretoj ekcedis. Tiu, kiu tiele hastis, estis la fratino. Ŝi estis stariĝinta por atendi, poste saltis antaŭen tiom leĝerplande, ke Gregor eĉ ne aŭdis ŝin, kaj turnante la ŝlosilon en la seruro ekkriis al la gepatroj: "Finfine!".
"Kaj nun?" demandis sin Gregor, kaj ĉirkaŭrigardis en la mallumo. Li baldaŭ malkovris, ke nun li ne plu povas moviĝi. Li ne miris pri tio, eĉ ŝajnis al li pli nekompreneble, ke ĝis nun li povis moviĝi per tiom maldikaj kruretoj. Cetere li sentis sin relative bonfarta. Li ja havis dolorojn en la tuta korpo, sed li havis la impreson, ke ili pli kaj pli malfortiĝas kaj fine komplete forestas. La putriĝintan pomon en la dorso kun la ĉirkaŭa inflamo, kovritajn de mola polvo, li preskaŭ ne plu sentis. Sian familion li rememoris kun amo kaj kortuŝiĝo. Lia konvinko pri la neceso malaperi estis se eble eĉ pli decida ol tiu de la fratino. Li restis en tiaj kondiĉoj de malplena kaj paca medito ĝis la turhorloĝo batis la trian matene. Li ankoraŭ travivis la komencon de la ĝenerala heliĝo ekster la fenestro. Poste sen lia volo lia kapo plene kliniĝis, kaj el liaj naztruoj malforte forfluis lia lasta spiro.
Kiam frumatene venis la servistino - pro siaj forto kaj hasto ŝi, malgraŭ multaj petoj eviti tion, klakfermegis ĉiujn pordojn, tiel ke ĉe ŝia alveno en la tuta loĝejo oni ne plu povis esperi je trankvila dormo -, ĉe sia kutima rapida vizito al Gregor ŝi unue rimarkis nenion apartan. Ŝi pensis, ke li intence restas tie senmova por elmontradi ofendiĝon; ŝi fakte taksis, ke li komprenas ĉion. Ĉar hazarde ŝi havis la longan balailon en la mano, ŝi provis tikli Gregoron per ĝi, restante sur la sojlo. Kiam ankaŭ tio ne havis sekvojn, ŝi incitiĝis kaj iom batis sur Gregoron, kaj nur kiam ŝi ŝovis lin el lia loko sen ajna opozicio liaflanke ŝi fariĝis atenta. Kiam ŝi baldaŭ komprenis la realan situacion, ŝi larĝigis la okulojn, fajfis antaŭ si, sed ne pli longe eltenis kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro kaj laŭte kriis en la mallumon: "Nu vidu, ĝi krevis; tie ĝi kuŝas, li ja plenplene krevis!"
Geedzoj Samsa rektiĝis en sia edzolito, kaj devis unue superi la timon pro la servistino antaŭ ol kompreni, kion ŝi anoncas. Sed tuj poste sinjoro kaj sinjorino Samsa, ĉiu de sia flanko, haste ellitiĝis, sinjoro Samsa ĵetis la kovrilon sur siajn ŝultrojn, sinjorino Samsa alvenis en noktoĉemizo; tiel ili eniris la ĉambron de Gregor. Intertempe malfermiĝis ankaŭ la pordo de la salono, kie Greta kutimis dormi depost la enloĝiĝo de la sinjoroj; ŝi estis plene vestita, kvazaŭ ŝi entute ne estus dorminta, ankaŭ ŝia pala vizaĝo ŝajne atestis pri tio. "Ĉu mortinta?" diris sinjorino Samsa kaj demandmiene rigardis la servistinon, kvankam ŝi mem povis kontroli tion, kaj eĉ sen kontrolo tion rimarki. "Ja asertinde," diris la servistino kaj pruve flankenŝovis la kadavron de Gregor larĝe per la balailo. Sinjorino Samsa ekmoviĝis, kvazaŭ ŝi volus haltigi la balailon, sed ne faris tion. "Nu," diris sinjoro Samsa, "nun ni povas danki Dion." Li krucosignis sin, kaj la tri virinoj sekvis lian ekzemplon. Greta, kiu ne ĉesis rigardi la kadavron, diris: "Vidu, kiel magra li estis. Jam de longa tempo li manĝis nenion. La manĝoj eliris tiaj, kiaj ili eniris." Fakte la korpo de Gregor estis plata kaj seka, oni povis vere konstati tion nur en tiu momento, kiam liaj kruretoj ne plu tenis lin kaj cetere nenio forpelis la rigardon.
"Greta, venu iom al ni," diris sinjorjno Samsa kun melankolia rideto, kaj Greta, post lasta rigardo al la kadavro, sekvis la gepatrojn en la dormoĉambron. La servistino fermis la pordon kaj plene apertis la fenestron. Malgraŭ la frua mateno, kun la malvarmeta aero jam miksiĝis iom da tepido. Estis jam fino de marto.
La tri sinjoroj eliris el sia ĉambro kaj mire ĉirkaŭrigardis, serĉante la matenmanĝon; oni estis forgesintaj ilin. "Kie estas la matenmanĝo?" la servistinon demandis grumble la sinjoro en la mezo. Sed ŝi metis fingron al la buŝo, kaj haste kaj silente gestis al la sinjoroj, ke ili venu en la ĉambron de Gregor. Ili venis kaj staris tiam, kun la manoj en la poŝoj de siaj iom konsumitaj jaketoj, en la nun tute hela ĉambro, ĉirkaŭ la kadavro de Gregor.
Tiam malfermiĝis la pordo de la dormoĉambro, kaj aperis sinjoro Samsa en sia livreo, tenante sian edzinon ĉe unu brako, sian filinon ĉe la alia. Ĉiuj havis kelkajn signojn de ĵusa ploro; Greta de temp’ al tempo premis la vizaĝon kontraŭ la brako de la patro.
"Tuj for de mia loĝejo!" diris sinjoro Samsa kaj, plutenante la virinojn, fingromontris la pordon. "Kiel ni komprenu tion?" diris la sinjoro en la mezo iom embarase kaj ridetis dolĉe. La aliaj du tenis la manojn malantaŭ la dorso kaj kunfrotis ilin senĉese kvazaŭ en ĝoja atendo de granda kverelo, kiu tamen devos finiĝi favore al ili. "Vi komprenu ekzakte tiel, kiel mi diris" respondis sinjoro Samsa kaj samlinie kun siaj du akompanaj virinoj progresis direkte al la sinjoro. Li unuamomente silente staris tie rigardante la plankon, kvazaŭ ĉiuj aferoj trovus nun novan ordon en lia kapo. "Do ni foriras," li fine diris kaj rigardis sinjoron Samsa, kvazaŭ li dezirus novan konsenton ankaŭ je tiu decido, en subita atako de humilo. Sinjoro Samsa nur gestis al li rapide kaj plurfoje per larĝaj okuloj. Tuj poste la sinjoro fakte iris longpaŝe al la antaŭĉambro; liaj du amikoj dum momento aŭskultis kun trankvilaj manoj, kaj nun rapidis post li, kvazaŭ ili timus, ke sinjoro Samsa povus eniri la antaŭĉambron antaŭ ol ili kaj tiel interrompi la ligon kun ilia ĉefo. En la antaŭĉambro ĉiuj tri prenis la ĉapelojn de la vestohoko, silente kliniĝis kaj forlasis la loĝejon. En malfido, kiu montriĝis tute senbaza, sinjoro Samsa kun la du virinoj elpaŝis al la etaĝplaceto; ĉe la manapogilo ili vidis kiel la sinjoroj, malrapide sed senhalte, malsupreniras la longan ŝtuparon, malaperas ĉiuetaĝe ĉe difinita kurbo de la ŝtuparo kaj reaperas post kelkaj momentoj; ju pli profunden ili foriris, des pli malkreskis la intereso al ili de la familio Samsa, kaj kiam viandista junulo kun sia portaĵo sur la kapo ilin renkontis kaj fiermiene superis, sinjoro Samsa kaj la virinoj forlasis la manapogilon kaj ĉiuj kun pli malpeza animo reeniris la loĝejon.
Ili decidis dediĉi tiun ĉi tagon al ripozo kaj promeno; tiun laborinterrompon ili ne nur meritis, sed ankaŭ nepre bezonis. Kaj tiel ili sidiĝis ĉe la tablo kaj skribis tri ekskuzajn leterojn, sinjoro Samsa al sia direkcio, sinjorino Samsa al sia taskdonanto, kaj Greta al sia ĉefo. Dum la skribado eniris la servistino por anonci sian foriron, ĉar la matena laboro finiĝis. La tri skribantoj nur gestis sen levi la rigardon, kaj nur kiam la servistino ŝajne ne volis foriri ili ĝenite ekatentis. "Nu?" demandis sinjoro Samsa. La servistino staris sur la sojlo, kvazaŭ ŝi estus anonconta al la familio grandan feliĉon, sed volus diri ĝin nur post insista demandado. La malgranda, preskaŭ vertikala strutplumo sur ŝia ĉapelo, kiu jam tiom incitis sinjoron Samsa dum ŝia servado, oscilis ĉiudirekte. "Kion do vi volas?" demandis sinjorino Samsa, kiun la servistino ankoraŭ plej respektis. "Jes," respondis la servistino, kaj pro amikeca rido ne povis tuj paroli, "nu pri tio, kiel liberiĝi de la aferaĉo tie, ne zorgu ja. Ĉio ‘stas jam en ordo." Sinjorino Samsa kaj Greta kurbiĝis al siaj leteroj, kvazaŭ ili volus daŭrigi la skribadon; sinjoro Samsa, kiu rimarkis, ke la servistino intencas ekpriskribi ĉion detale, decide malhelpis ŝin per la etendita mano. Sed ĉar ŝi ne povis rakonti, ŝi rememoris sian grandan haston, kaj, evidente ofendita, laŭtis: "Nu ĝis al ĉiuj," impete turnis sin kaj ĉe teruraj pordobatoj forlasis la loĝejon.
"Ĉi-vespere ni maldungos ŝin," diris sinjoro Samsa, sed nek de sia edzino, nek de sia filino li ricevis ajnan respondon, ĉar ŝajne la servistino jam damaĝis ilian ĵus reakiritan trankvilon. Ili leviĝis, iris al la fenestro kaj restis tie, ĉirkaŭbrakume. Sinjoro Samsa turniĝis en sia seĝo direkte al ili kaj dumkelke rigardis ilin silente. Poste li laŭtis: "Sed nun venu ĉi tien. Finfine forlasu la pasintaĵon. Kaj iomete okupiĝu pri mi." La virinoj tuj obeis, rapidis al li, dorlotis lin kaj rapide finis siajn leterojn.
Poste ĉiuj tri eliris kune el la loĝejo, kion ili neniam faris en la lastaj monatoj, kaj per la tramo vojaĝis al la aperta kamparo, for de la urbo. La vagonon, en kiu ili sidis, tute trabrilis varma suno. Dum ili sidis komforte, ili priparolis la perspektivojn por la estonteco, kaj oni konstatis, ke tiuj, ĉe pli atenta konsidero, tute ne estas malbonaj, ĉar iliaj laboroj, pri kiuj ili neniam vere interparolis, estis avantaĝaj kaj ĉefe promesplenaj por la estonteco. Momente la plej granda pliboniĝo de iliaj kondiĉoj kompreneble facile venos de transloĝiĝo; ili volis nun loĝejon pli malgrandan kaj malmultekostan, sed ankaŭ pli bone lokitan kaj ĝenerale pli praktikan ol la aktuala, kiun ankoraŭ elektis Gregor. Dum tia babilado gesinjoroj Samsa, vidante sian pli kaj pli vigliĝantan filinon, venis preskaŭ samtempe al la konkludo, ke ŝi lastatempe, malgraŭ ĉiuj turmentoj kiuj paligis ŝiajn vangojn, ekfloris al bela kaj prospera knabino. Ili fariĝis pli silentaj kaj preskaŭ senkonscie interkomprenis per rigardoj, kaj ili pensis, ke nun venos ankaŭ la tempo por serĉi al ŝi bonan edzon. Kaj estis por ili kvazaŭ konfirmo de iliaj novaj revoj kaj bonaj perspektivoj, ke fine de ilia vojaĝo la filino stariĝis kiel la unua kaj disetendis sian junan korpon.