Vojaĝo en Esperanto-lando kun Boris Kolker
klaku la bildon
"Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon... (El la recenzo de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, sekretario de la Akedemio de Esperanto.) ankaŭ legu Vikipedian artikolon
Vojaĝo en Esperanto-lando
|
Ĉi sube legu du lecionojn de Vojaĝo en Esperanto-lando kiel enkondukon. Klaku "Fullscreen" - plenan ekranon - kaj ĝuu !
Vojaĝo en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
La celoj de la libro estas:
Instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste – en la Esperanto-kulturon;
prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.

Boriso (Boris Grigorjeviĉ) Kolker (ruse Борис Григорьевич Колкер) (naskiĝis la
15-an de julio 1939 en Tiraspolo, Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko,
Sovetunio) estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, esperantologo, aŭtoro de
tri Esperanto-lernolibroj por diversaj niveloj. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993
- usonano, loĝanta en Klevlando, subŝtato Ohio.
Esperantistiĝis en
1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo.
Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj.
Dank’ al granda populareco de lia libro Vojaĝo en Esperanto-lando, kiu estas
samtempe perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo,
li estas konata al multaj kiel ĉiĉerono en Esperanto-lando.
Membro de
la Akademio de Esperanto ekde la jaro 1992. Honora Membro de UEA. Membro de la
Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Kunredaktoro de "Monato". Dum du
jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomitiĝis preskaŭ
900 personoj. Instruis Esperanton ĉe usonaj universitatoj en San Francisco kaj
Hartford. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK).
Boris Kolker en la jaro 1958
En diversaj tempoj kunfondinto kaj
kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de
Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia
Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio,
komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la
jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, vicprezidanto de la Internacia
Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Prelegis kaj publike parolis en pluraj
Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963), reĝisoris
la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).