|
Post kelkjara paŭzo pro financaj malfacilaĵoj, la fama revuo Kuriero de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la ĉina registaro kaj la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ĝi eldoniĝos kvarfoje jare en la ĉina, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankaŭ libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la financajn rimedojn. Lau iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, pretiĝas eksperimenta eldono de la Kuriero en Esperanto. Same kiel por la alilingvaj eldonoj, la teknika laboro okazos en Ĉinio, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboros homoj el diversaj landoj.
Klaku la bildojn maldekstren kaj tuj legi la Kurieron, elstaran initiaton el Ĉinio! |
Ĝis la jaro 2017, la revuo Tra la mondo raportis pri la Esperanto-movado en Ĉinio kaj peris aliajn Esperanto-movadajn informojn pri diversaj kunvenoj, kursoj, festoj, renkontiĝoj, amuzaj vojaĝoj, varbado, fakaj asocioj, komercado, sciencoj, literaturo, instruado, projektoj, ktp.
Oni legis ankaŭ novaĵojn pri Interkultura Centro Herzberg (ICH), la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio kaj povis informiĝi pri multaj aliaj interesaĵoj el la Esperanto-movado kaj el la tuta mondo. Alklaku la bildon maldekstren por legi la (nun iaman) revuon. |