Nia hejmo estas spiritisma libro verkita de spirito Andreo Ludoviko kaj psikografita de Chico Xavier. Eldonita unua foje en 1944 de Brazila Spiritisma Federacio, la libro vekas intereson ĉe la popolo de Brazilo, inter kiu ĝi estas unu el plej legataj libroj. Nur en Brazilo, la eldonoj atingas pli ol duonmiliono de ekzempleroj, kaj estas eldonoj en aliaj lingvoj, inkluzive en Esperanto. Ĝi rakontas pri la postvivo de kuracisto Andreo Ludoviko kiu trovis en la transtombo, post la morto de sia korpo, urbon "Nian Hejmon". En spirita urbo Nia Hejmo, grandega urbo kvazaŭ lando, estas belaj pejzaĝoj, florĝardenoj, lagoj, riveretoj kaj ankaŭ domoj kaj konstruaĵoj, hospitalo, publikaj servoj por komunikado, transportado k. a. La verko diras kiel Andreo venis al Nia Hejmo, lia surprizo pro la vivstilo en la komunumo tie ekzistanta, rakontas pri ĝia administrado kaj celoj. La graveco de tiu historio estas la rezultatoj de agoj de homoj dum sia vivo sur la Tero. Ĝia enhavo teksas detale ĉiujn kondutojn de la verkisto kaj ilia reago post la morto. Se oni atente legas tiun libron oni ŝanĝas nian sintenon dum la aktuala vivo por agnoski ke de Dio nenio estas kaŝita, ke ni ĉiuj formas unu solan familion, ke por esti feliĉa kaj libera valoras pli la moralan valoron ol la materia. Pro tio ĝia legado estas inda kaj neprokrasteblaj, ĉar oni ne devas atendi la morton por solvi la problemojn de la vivo. La prefacon de la libro verkis spirito Emmanuel. Li malkaŝas ke Andreo Ludoviko estas plumnomo. Nia Hejmo estas la unua el serio de 14 libroj de Andreo Ludoviko. Ĝi estas prezentita en simpla kaj alloga formo al la leganto, kaj multajn el la informoj eĉ oni povas senatente konsidere fikcion.
Porto Carreiro Neto tradukis ĝin al Esperanto. (fonto: Vikipedio)
Porto Carreiro Neto tradukis ĝin al Esperanto. (fonto: Vikipedio)
Ni prezentas la kompletan filmon kun subteksto en Esperanto.
Vi ankaŭ povas elŝuti "Nia Hejmo" kiel PDF-libro: klaku ĉi tie
Vi ankaŭ povas elŝuti "Nia Hejmo" kiel PDF-libro: klaku ĉi tie