LA CIKLONO
En la mezo de la granda kamparo loĝis orfino
Kun sia onklo kaj sia onklino
En malgranda domo per ligno konstruita
Kiu longdistance per ĉaro devis esti portita
Venas...
Neniu arbo interrompis la ebenaĵon
La suno bakis la teron por fari el ĝi grizaĵon
Ŝi ĉesis labori kaj venis al la pordo
Ĉar ŝi aŭdis la venton el la nordo
Venas...
Onklo Henriko rigardis la ĉielon
Onklino Em kriegis Doroteo, kuru en la kelon
De rigardeto estis evidenta la danĝero
Sed la domo subite estis en la aero
Venas ciklono
Ŝi flugis for de la onklo kaj lia edzino
Kaj restis en la domo nur hundo kaj knabino.
Kiel la domo altiĝis al la plejsupro de la ciklono
Al Doroteo la sento similis supreniron en balono
Venas ciklono
Post la unuaj kelkaj ĉirkaŭturniĝoj
Forpasis horoj sen katastrofoj
sur sia lito, ŝi fine sin kuŝiĝis
Kaj fermis siajn okulojn kaj endormiĝis