La Mondpokalo de Rugbeo 2013 -13a Piedpilkludo okazis en Anglio, Kimrio kaj Francio.
Ĉi tiu artikoloserio enkondukas ĉi tiun bonegan sporton al Esperantistoj.
Raportas Vilheĉjo Framptono.

La Kanguruoj Estas Mondĉampionoj Denove
Lastsabate en Novembro Aŭstralio renovigis sian 105-jaraĝan rivalecon kun Nov-Zelando en la Finalo de la Rugbeo-13a
Mondpokalo ĉe Maljuna Trafordo en Manĉestero antaŭ 74 468 spektantoj. La Kanguruoj kaj la Apterigoj ambaŭ eniris la matĉon nevenkitaj, kvankam la Apterigoj certe havis la pli defian konkurson en la duonfinaloj. Post la naciaj himnoj kaj la tradicia batalkrio el la Apterigoj, la Kanguruoj piedbatkomencis la matĉon. Post du ludaĵaroj por ĉiu teamo, la Apterigoj penaliĝis pro obstrukco ene de sia 20-metra linio antaŭ siaj golejfostoj. Johano Turstono piedbatis la golon kaj la Kanguruoj superestis 2-0. 11 minutoj poste, kiam la Apterigoj movis la pilkon 50 metroj en 5 ludaĵoj, la Kanguruoj penaliĝis pro alta pertenofaligo ĉe sia 20-metra linio. Ŝaŭno Jonsono egaligis la poentaron 2-2 per sia penalgolo. Du minutoj post la rekomenco la Kanguruoj metis atakan piedbaton golareen kaj la Apterigoj ne povis kurporti la pilkon reen en la ludkampo kaj devis delas-piedbati ĝin for de sia gollinio. La Kanguruoj ricevis la piedbaton kaj poentis la unuan tertuŝon de la matĉo en sia kvina ludaĵo kaj Turstono transformis ĝin por 8-2 kangurua superesto. Dek minutoj poste la Kanguruoj sukcese defendis sian gollinion kaj helpita pere de penalo pro interfero ĉe la lud-la-pilko, movis la pilkon 99 metroj en 5 ludaĵoj por sia dua tertuŝo. Turstono piedbatis la transformaĵon kaj la Kanguruoj superestis 14-2. Li ankaŭ piedbatis duan penalgolon post lia samteamano estis pertenofaligita sen la pilko, kaj ĉe duontempo la Kanguruoj superestis 16-2. Subestante per pli ol du transformitaj tertuŝoj, la Apterigoj suferis la plej malbonan eblan komencon al la dua duono. Post la Kanguruoj ricevis la piedbatkomencon, ili movis 80 metrojn en kvar ludaĵoj por tertuŝo (ankaŭ transformita) kaj 22-2 superesto. Dek minutoj poste, la Kanguruoj denove haltis apterigan atakan kaj prenis posedon 3 metroj for de sia gollinio. Ili montris sian altkvaliton per movante 97 metrojn en kvar ludaĵoj por sia kvara tertuŝo, kaj la transformaĵo donis 28-2 supereston al ili. Finfine, kiam malpli ol 9 minutoj restis en la matĉo, 91-metra pilkĵeta interkapta kunporto donis al la Kanguruoj sian kvinan tertuŝon kaj konfirmis decidan venkon 34-2.

Rakonto de Du Duonfinaloj
Lastsabate ĉe Vemblija Stadiono en Londono, la duonfinaloj reduktis la aron de mondpokalaj konkursantoj al du teamoj.
Fruposttagmeze Nov-Zelando kontraŭis Anglion en drama maĉo. La favoritaj Apterigoj dominis posedon en la unua kvarono, kaj la Leonoj devis defendi ilian gollinion kvarfoje. Post tiu ŝtormatako, malofta apteriga manuzeraro donis posedon al la Leonoj per miksbatalo 33 metroj for de la apteriga gollinio, kaj la Leonoj poentis tertuŝon en nur du ludaĵoj post la miksbatalo kaj aldonis la transformaĵon por 6-0 superesto. Ses minutoj pli malfrue, la Leonoj aldonis pungolon kaj superestis 8-0 ĝis la Apterigoj interkaptis pilkĵeton ĉe la 50-metra linio. Ses ludaĵoj poste, en ilia lasta ludaĵo de tiu ludaro, ili streĉis la leonan defendon per piedbato kaj sep pilkĵetoj kaj poentis bonegan tertuŝon flanke; la sekva transformaĵo reduktis la leonan supereston al 8-6. Pungolo ses minutoj poste egaligis la poentaron 8-8 ĉe duontempo. La Apterigoj poentis unue en la dua duono post miksbatalo 13 metroj for de la leona gollinio, sed la transformaĵo malsuksesis kaj ili superestis 12-8. La Apterigoj pliigis ilian supereston kun alia pungolo post obstrukca puno kontraŭ la Leonoj kaj superestis 14-8. Malfrue en la tria kvarono la Leonoj poentis tertuŝon sed ne aldonis la transformaĵon kaj la Apterigoj ankoraŭ superestis 14-12. La maĉo eniris la lastan 20 minutojn kun nur du poentoj inter la teamoj kaj la rezulto ankoraŭ ne decidita. Kun 14 minutoj restantaj en la maĉo, Samuĉjo Burĝeso poentis tertuŝon por Anglio kaj Kevino Sinfildo transformis ĝin por 18-14 leona superesto. La poentaro restis la saman ĝis la drama lasta minuto. Kun la Apterigoj en posedo, la Leonoj estis punitaj por alta pertenofaligo 32 metroj for de sia gollinio. Kun nova ludaroj la Apterigoj frapetis kaj kuris, kaj en la kvara ludaĵo Ŝaŭno Jonsono egaligis la poentaron 18-18 per lia tertuŝo. Li transformis ĝin per lia kvara golo de la maĉo post la sireno sonis, kaj la Apterigoj gajnis la venkon 20-18.
Post tiu dramega konkurso, la dua duonfinalo inter Aŭstralio kaj Fiĝio estis malklimakso. Bedaŭrinde la Batalistoj ne
havis respondon al la kapablego de la Kanguruoj kaj unufoje en la turniro ili ne poentis ajnajn poentojn. Per dek unu tertuŝoj kaj dek goloj, la Kanguruoj venkis ilin facile 64-0 kaj akiris ilian 128an maĉon kontraŭ la Apterigoj en ilia 105-jara konkureco.

Nur kvar teamoj restas en la ĉaso por la Mondpokalo post la kvaronfinaloj lastsemajnfine.
Vendredvespere la Nov-Zelandaj Apterigoj kaj la Skotaj Bravkoroj malfermis la kvaronfinalan raŭndon en Lidso. La Apterigoj faris sukcesan gol-linian defendon frue en la maĉo, kaj post nelonge malfermis la poentadon kiam ili movis la pilkon 65 metrojn en unu ludaĵo kaj tuŝis suben en la angulo. La Apterigoj superestis cetere kaj finfine venkis la Bravkorojn 40-4. Du aliaj kvaronfinaloj okazis sabate. Posttagmeze la Aŭstraliaj Kangaruoj kaj la Usonaj Tomahokoj komencis ilian maĉon en Vrekshamo. La Kangaruoj havis tro da talenton pro la Tomahokoj kaj malfermis la poentadon post nur 2:25 de la unua duono, kaj venkis la Tomahokojn facile 62-0. Sabatvespere Anglio kaj Francio ludis la trian kvaronfinalon en Vigano. La Trikoloroj minacis gajni sian unuan venkon super Anglio dum 32 jaroj kiam ili superestiĝis per tertuŝo fare de Vincento Duporto 3:58 en la unua duono. Tamen la Leonoj stabiligis kaj egaligis la poentaron ses minutojn poste kiam Joŝuĉjo Ĉarnlijo tuŝis suben de angla miksbatalo sur la franca 10-metra linio. Post tiam la Leonoj poentis kvin aliajn tertuŝojn kaj gajnis 34-6. La lasta kvaronfinalo okazis dimanĉposttagmeze en Varingtono inter Samoo kaj Fiĝio. Observantoj anticipis proksiman, vervan maĉon kaj la du teamoj realigis tiujn esperojn. Fiĝio malfermis la poentadon post 3:00 de la unua duono kiam ili movis la pilkon 70 metrojn en unu ludaĵo kaj Aarono Grumo tuŝis suben proksima la golejpalisoj. Ili superestis 14-0 ĉe duontempo, kaj gajnis la lastan duonfinalan pozicion per ilia 22-4 venko. La duonfinaloj okazos sabate en Londono. Anglio kontraŭos Nov-Zelandon en la unua duonfinalo kaj Aŭstralio kontraŭos Fiĝion en la dua.

La dek-kvar naciaj teamoj en la ĉi-jara 14a Rugbeo-13a Piedpilkluda Mondpokalo estis dividitaj en kvar grupoj por la unua fazo. Grupoj A kaj B ĉiu inkluzivis kvar teamojn, kaj grupoj C kaj D ĉiu inkluzivis tri teamojn. La grupoj estas:
Grupo A: Aŭstralio, Anglio, Irlando, Fiĝio
Grupo B: Nov-Zelando, Francio, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo
Grupo C: Skotlando, Tongo, Italio
Grupo D: Kimrio, Kukinsuloj, Usono
Ĉiu la teamoj ludis 3 maĉojn en la grupa fazo; tiuj en grupoj C kaj D ĉiu ludis unu inter-grupan maĉon por realigi ĉi tion. Ok teamoj antaŭeniris al la kvaronfinaloj, tri el ĉiu de grupoj A kaj B kaj unu el ĉiu de grupoj C kaj D.
La poentaroj de la grupaj maĉoj estis:
Raŭndo 1:
Aŭstralio 28, Anglio 20
Fiĝio 32, Irlando 14
Francio 9, Papuo-Nov-Gvineo 8
Nov-Zelando 42, Samoo 24
Skotlando 26, Tongo 24
Usono 32, Kukinsuloj 20
Italio 32, Kimrio 16
Raŭndo 2:
Anglio 42, Irlando 0
Aŭstralio 34, Fiĝio 2
Nov-Zelando 48, Francio 0
Samoo 38, Papuo-Nov-Gvineo 4
Skotlando 30, Italio 30
Usono 24, Kimrio 16
Tongo 22, Kukinsuloj 16
Raŭndo 3:
Anglio 34, Fiĝio 12
Aŭstralio 50, Irlando 0
Nov-Zelando 56, Papuo-Nov-Gvineo 10
Samoo 22, Francio 6
Tongo 16, Italio 0
Skotlando 22, Usono 8
Kukinsuloj 28, Kimrio 24
Ĉiu tiuj rezultoj eliminis Irlandon, Papuo-Nov-Gvineon, Tongo, Italio, Kukinsuloj kaj Kimrio, kaj la kvaronfinalaj parigoj estas:
Nov-Zelando k. Skotlando
Aŭstralio k. Usono
Anglio k. Francio
Fiĝio k. Samoo
Ĉiu tiuj maĉoj okazos ĉi-semajnfine, komencante vendredvespere kun la maĉo inter Nov-Zelando kaj Skotlando. La vetŝancfarantoj listigis Nov-Zelandon kiel 44-poentan favoraton kontraŭ Skotlando, Aŭstralio kiel 50-poentan favoraton kontraŭ Usono, Anglio kiel 38-poentan favoraton kontraŭ Francio kaj Fiĝio kiel 6-poentan favoraton kontraŭ Samoo.
Ĉu ĉiuj la favoratoj gajnos kaj antaŭeniros al la duonfinaloj? Revenu ĉi tien post la semajnfino kaj eksciu! Ĝis tiam, ĝuu elstaraĵojn de la maĉo inter Nov-Zelando kaj Samoo:

La Mondpokalo de Rugbeo-13a Piedpilkludo okazis en Anglio, Kimrio kaj Francio.
Ĉi tiu artikoloserio enkondukas ĉi tiun bonegan sporton al esperantistoj.
Rugbeo-13a Piedpilkludo estas pilkkontrolversio de rugbeo; simila al usona piedpilkludo, la celo de la teamoj estas konservi posedon de la piedpilko, marŝi laŭlonge de la ludkampo kaj poenti tertuŝojn. La reguloj regantaj posedon kaj posedŝanĝojn estas iomete diferencaj de la usona sporto, sed la bazaj konceptoj estas precize la samaj. Pilkkontrolo estas eĉ pli gravega en Rugbeo-13 ol en usona piedpilko.
La sporto naskiĝis en 1895 kiam 22 kluboj en norda Anglio eliris la Rugbean Piedpilkludan Union post la RPU decidis devigi la neprofesian principon de la sporto kaj malpermesis "rompitajn tempopagojn" al ludantoj kiuj deprenis tempon el laboro por ludi rugbeon. Multaj nordaj kluboj havis laboristoklaso-ludantojn kiujn ne povis elporti la koston de ludado sen ĉi tiu kompenso, kontraste al riĉaj sudaj anglaj kluboj kiuj havis aliajn fontojn de enspezo kaj povis pli bone daŭrigi la neprofesian principon.
Poste, la sporto establiĝis en Aŭstralio kaj Nov-Zelando frua en la 20a jarcento kaj internacia konkurado komencis en 1908 kiam Nov-Zelando turneis en Anglio kaj Kimrio. Ĝiaj reguloj ŝanĝiĝis dum tempo kun la celo de produktado de pli rapida, pli amuza sporto por spektantoj. Du plene profesiaj ligoj ekzistis nune, la Superligo en Anglio kaj Francio kaj la Nacia Rugbea Ligo en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kaj neprofesiaj kaj duonprofesiaj ligoj en tiuj kaj aliaj landoj.
La Mondpokalo komencis en 1954, kaj ĉi-jare la 14a turniro okazas kun 14 naciaj teamoj. Mi priskribos la formaton kaj la teamojn en la sekvonta artikolo; ĝis tiam ĝuu la elstaraĵojn de la 2008a Mondpokala Finalo inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando en Brisbano, Aŭstralio.