Esperanto-TV: Arto kaj Esperanto - danci en lumo de espero.
Molissa Fenley estas usona koreografistino kaj dancistino (1954). En 1985 ŝi kreis la dancon "Esperanto" en kunlaboro kun japana komponisto Ryuichi Sakamoto kaj prezentis ĝin interalie en Tokio. La danco "Esperanto" estas ege multflanka danco, kunmetante muzikajn kaj sonajn impresojn el Azio kaj la Okcidento. Molissa Fenley komentis pri la danco: "Esperanto temas pri espero. Mi troviĝas en la lumo, ne en mallumo. Dancado povas esti arto kiu temas pri la spirito, kaj miaj kreaĵoj estas pri pura movokvanto kaj spiriteco."