|
Heroldo de Esperanto
Heroldo de Esperanto (HdE) estas prestiĝa Esperanto-gazeto fondita en 1920 de Teodor Jung. En junio 2016, LEXUS, sociala entrepreno de Fabrício Valle en Brazilo, anoncis ke ĝi aĉetis Heroldon de Esperanto. Fabrício Valle esperas sesobligi ĝian abonantaron dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Klaku ĉi-tie por interesa trarigardo de Heroldo kaj por legi ĉiujn informojn por aboni al Heroldo de Esperanto. |