DEMOKRATIO NUN kun subtekstoj en Esperanto! Alklaku: settings - subtitles - auto translate
|
Puĉo en Brazilo
Pri Puĉo en Brazilo, laŭ la ĵurnalisto Glenn Greenwald, kiu gajnis la premion Pulitzer. Politikaj kontraŭuloj de brazila prezidantino Dilma minacas la daŭrigon de ŝia registaro. Ŝi estis proponita de Lula da Silva kiel kandidato de ilia partio al la prezidentbalotoj de la jaro 2010, kaj enposteniĝis en 2011 kiel la unua prezidantino en la historio de Brazilo. Kun subtekstoj en Esperanto. |
|
La 1% Ekonomio-Raporto
Antaŭ kvin jaroj la riĉeco de 388 miliarduloj en la mondo egalis tion de duono de la tutmonda loĝantaro. Se tiu kontrasto ŝajnas ŝoka, konsideru kiom da miliarduloj oni nuntempe bezonus rilate tiun abismon. Nuntempe nur 62 laŭ nova raporto de Oxfam pri tutmonda malegaleco. Nun nur 62 de la plej riĉaj miliarduloj posedas la samon kiel la plej malriĉan duonon de la tutmonda loĝantaro. Nun klaku kaj spektu ankaŭ alian interesan E-videon pri la temo. |
|
Metan-Gasa Liko en Kalifornio
Erin Brockovich estas gasto de Demokratio Nun kaj ŝi parolas pri la plej serioza usona ekologia katastrofo post la BP-nafta akcidento: nekontrolebla ter-gasa liko apud Los Angeleso eligis pli ol cent-kvindek milionoj pundoj da metano-gaso. Milojn da loĝantoj de komunumo Porter Ranch oni evakuis kaj donis al ili provizorajn domojn. La fumoj kaŭzis kapdolorojn kaj naz-sangadojn. |
Demokratio Nun estas ĉiutaga progresema, neprofitcela, sendependa novaĵ-elsendo kiu elsendiĝas per pli ol 1,250 radio, televido, satelito kaj kablo TV retoj ĉirkaŭ la globo. La premiita unu-hora novaĵprogramo estas gastigita de ĵurnalistoj Amy Goodman kaj Juan Gonzalez, financita tute tra donacoj de aŭskultantoj, spektantoj kaj fondaĵoj, kaj ne akceptas reklamantojn, komercan, aŭ registaran financadon. www.democracynow.org