Davida bela melodi’
Tre plaĉis al ĉiela Di’ Sed vi ne zorgas pri l’muzika bruo ja Ĝi sonis tiel: bela tril’ Minora fal’, maĵora bril’ Hezitas l’reĝ’ kaj versas Haleluja Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja |
Vi kredis firme, kaj venis l’pruv’
Ŝi banis sin en ora kuv’ Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje Ŝi lasis vin en iu kantin’ Kunprenis koron, konkeris vin Kaj viaj lipoj flustris Haleluja! Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja |
Mi estis, kara, ĉi tie jam
Min batis sort’, min vundis am’ Mia anim’ estis malplena ujo Mi vidis vian flagon, sed Amo ne estas nur l’posed’ Ĝi foje estas rompita Haleluja Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja |
Antaŭe min informis vi
Pri viaj planoj, pri via viv’ Sed nun vi ja malgajas kaj enuas Kaj mi memoras – nia kuniĝ’ Estis por ambaŭ ni feliĉ’ Ĉiu momento estis Haleluja! Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja |