Karles Berga sekvas la sinsekvon de aferoj en Katalunio kaj li kreis la suban blogon. Vizitu la blogon ankaŭ ĉe: https://labekbotelo.blogspot.com/
|
VillaWeb Televido
Michele Gazzola prelegas pri lingva justeco en elsendo de VillaWeb-TV en Katalunio. Li paroladas en Esperanto, kun subtekstoj en la kataluna lingvo, ĉe konferenco en Barcelono pri lingva justeco en Eŭropa Unio (2014). D-ro Michele Gazzola, itala esperantisto, estas diverstalenta fakulo. Lia kampo de akademia esplorado inkluzivas lingvan ekonomion, analizon kaj taksadon de lingvaj politikoj, lingvoplanadon, multlingvecon, publikan ekonomion kaj la taksadon de publikaj politikoj. Klaku ĉi-tie por legi pli pri Michele Gazzola. |
VillaWeb Televido
Vendrede la 21-an de aprilo 2017, la Kataluna Asocio de Esperanto organizis konferencon, elsendite per VillaWeb-TV, okaze de la komenco de la Internacia Jaro de Zamenhof. Profesoro Federico Gobo prezentis jenan paroladon: "Ĉu la filozofio de Zamenhof estas ankoraŭ aktuala?" Klaku ĉi-tie por legi pli pri Federico Gobbo. |
|