Blanka oro de Siberio: Летят утки (Flugas anasoj) – unu el la plej belaj kantoj fare de "Beloe Zlato"
"Konstantaj legantoj de ĉi tiu retejo verŝajne memoras, ke siatempe mi prezentis en ĝi specimenojn de folklora kanta kaj danca arto de la popoloj de Rusio. Ekde tiam ne aperis sufiĉa kaŭzo por reveni al ĉi tiu temo, tamen antaŭnelonge mi renkontis en la reto trezoron, kiun mi ne povas ne dividi kun aliaj."
Klaku ĉi-tie por legi recenzon de Kirill Shvedov en lia blogo "Aŭdvide".

Domo de vic-reĝo aŭ Kiom kostas sendependeco?
Sendependeco aŭ bonfarto, nobla ideo aŭ komplika realo – tiel oni povas vortumi dilemon, kiu ne havas definitivan solvon. La filmo “Domo de vic-reĝo” esploras ĝin je ekzemplo de Brita Hindio, kies sendependiĝon akompanis divido je du ŝtatoj – Barato kaj Pakistano. Klaku ĉi-tie por legi film-recenzon de Stano Belov.

"Norman" – homo, kiu kredis je la homoj
Norman: la modesta supreniro kaj tragika falo de novjorka solvisto – tiel sonas la plena nomo de tiu ĉi filmo, en Rusio promociata sub la pli konciza antaŭa titolo Strategio de Oppenheimer. Iuj konsideras ĝin nura regurdo de la fama historio pri la kortega judo, priskribita en novelo de Wilhelm Hauff kaj romano de Lion Feuchtwanger kaj bildigita en la fifama nazia filmo Jud Süß. Sed mi vidas en ĝi ion multe pli grandan – historion pri la kredo je la homoj.
Klaku ĉi-tie por legi film-recenzon de Stano Belov.

“Anthropoid” – tiel nomiĝas la filmo pri la samtitola operaco de la brita skoltado kaj ĉeĥoslovaka rezistado plenumita en 1942. Mi ne scias pri kio pensis nomkreintoj en la fora milittempo, sed la titolo estas vere trafa, ja nur “homsimilulo” oni povus nomi la celon de la atako – nazian gvidanton Reinhard Heydrich. Mi ŝatis la filmon kaj estimegas la heroojn, sed la spektado pensigis min ankaŭ pri aliaj aferoj. Klaku ĉi-tie por legi film-recenzon de Stano Belov.