49a Latitudmeridiana Pokalo renoviĝis
La 49a Latitudmeridiana Pokalo estas aŭstralia piedpilkluda turniro inter Usono kaj Kanado kiu okazis ĉiujare (escepte en jaroj en kiuj la Internacia Pokalo okazas) ekde 1999.
Ĉi-jare la turniro renoviĝis ĉe Centra Broŭarda Ovalo en Laŭdervalfortikaĵo, Florido dum la semajnfino de la 1a kaj 2a de aŭgusto. La du landaj estraroj ĉiu havas 2 virajn kaj 2 virinajn naciajn teamojn, kaj tial kvar matĉoj okazis. La viraj kaj virinaj duaj teamoj ludis vendredvespere kaj la unuaj teamoj ludis sabatvespere.
La usona estraro de la sporto eldonis la kvar matĉojn enrete, kaj mi spektis tiojn per tio. La sabatvesperaj matĉoj montris la sporton ĉe plialtnivelo ol la vendredvesperaj, kaj tial ĉi tiu raportaĵo priskribas tiojn.
La ekludo malfruiĝis pro someraj ŝtormoj en tiu regiono, sed post duonhora prokasto la Libereco kaj la internaciĉampionaj Nordlumoj enludkampiĝis en la varmegaj kondiĉoj por la virina matĉo. La Nordlumoj piedbatis la unuan golon 6 minutoj post la ekluda altpilkigo, sed la Libereco piedbatis tri sinsekvajn golojn kaj superestis ĉe kvarontempo per 3-0 18 al 2-0 12. L
a Revolucio ankaŭ piedbatis la unuan golon de la dua kvarono por 12-poenta superesto, sed post tio la Nordlumoj montris sian spertaĵon. Ili piedbatis 3-3 kaj superestis ĉe duontempo per poentaro de 5-3 33 al 4-0 24.
En Aŭstralio la tria kvarono nomiĝas la ĉampioneca kvarono, kaj la Nordlumoj montris la veraĵon de tiu nomo ĉi-matĉe. Trikvarone ili piedbatis 4-2 26 al 0-0 0 kaj ĉe trikvarontempo neniu povis dubi la kulminan rezulton. Finfine la Nordlumoj venkis la Liberecon per 39-poenta diferenco, 11-6 72 al 5-3 33.
Kvaronaj poentaroj: Libereco Nordlumoj
1 3-0 18 2-0 12
2 1-0 6 3-3 21
3 0-0 0 4-2 26
4 1-3 9 2-1 13
T 5-3 33 11-6 72
10 minutoj post la fino de la virina matĉo, la Revolucio kaj la Nordvento enludkampiĝis por la renoviĝo de sia rivaleco. La Revolucio superregis la Nordventon dum la serio ĝis nun; la usonanoj havis 8 venkojn alijare kaj la kanadanoj nur unu.
Post egaleta unua kvarono la Revolucio superestis per diferenco de 7 poentoj, 2-1 14 al 1-1 7. Ili pligrandigis sian supereston dukvarone per tri sinsekvaj goloj, kaj superestis ĉe duontempo per 5-8 38 al 2-5 17.
Malgraŭ la pastinta usona superrego en la serio kaj ilia duontempa superesto, la Nordvento eniris la ludkampon por la dua duono kun renoviga determino. La kanadanoj superregis ekde la unua altpilkigo ĝis la lasta minuto de la kvara kvarono.
Multfoje la Nordvento antaŭenirigis la pilkon kaj premis la revolucian defendon, sed ili trovis golojn malfacila poenti ĝis malfrua en la lasta kvarono. Eĉ tiam ili subestis per diferenco de preskaŭ du goloj. Finfine, lastminuta usona golo certigis la sepan sinsekvan revolucian venkon super la Nordvento per poentaro de 6-9 45 al 3-11 29.
Kvaronaj poentaroj: Revolucio Nordvento
1 2-2 14 1-1 7
2 3-6 24 1-4 10
3 0-1 1 0-4 4
4 1-0 6 1-2 8
T 6-9 45 3-11 29

La Kuloj Gajnas la Pokalon.
La nevenkita Militantoj de Irlando renkontis la Kulojn de Papuo-Nov-Gvineo sabate ĉe la Melburna Kriketa Stadiono en la turnira Finalo. La teamoj kontraŭludis unu la alian en tri de la kvar antaŭaj turniroj, kaj la Militantoj superestis 2-1 en la serio.
La ludkampo ĉe la MKS-o estas pli granda ol tioj ĉe la aliaj turniraj ludlokoj, kaj la irlandanoj adaptiĝis pli rapide ol la papuanoj. Mikeĉjo Finno, la turnira plej valora ludanto, kontinuis sian elstaran ludmanieron kaj piedbatis la unuajn tri golojn por la Militantoj en la unua kvarono. Brendono Beno fine reduktis la irlandan supereston kiam li ludmarkis kaj piedbatis la unuan kulan golon de la matĉo per la lasta piedbato de la kvarono post la sireno sonis. Ĉe kvarontempo la Militantoj superestis per 13 poentoj, 3-2 20 al 1-1 7.
La Kuloj pli rezolutis en la dua kvarono. Kulaj antaŭanoj Beno, Emuo Piriko kaj Jazono Sungo defiis la militantajn defendantojn, sed siaj piedbatoj al golo plejparte ne precizis. Sungo piedbatis la nuran golon de la kvarono el kvin kulajn poentadpafojn, kaj kiam la duontempa sireno sonis la Militantoj ankoraŭ havis 5-poentan supereston, 3-4 22 al 2-5 17.
En la gravega tria kvarono — ofte nomiĝas la ĉampioneca kvarono — la Militantoj komencis bone. Patriko Lusio kaj Mikeĉjo Finno ofte piedbatis la pilkon antaŭen, sed la irlandaj antaŭanoj ne povis piedbati golon ĝis Johano Oregano ludmarkis kaj pasis al Johano-Paŭlo Henriko. Henriko golis post sia ludmarko kaj pligrandigis la militantan supereston. Kiam la kvarono kontinuis, la papuanoj movis la pilkon antaŭen kaj Staniso Aĝito golis impone, meze tra la kvarono. Ĉe tri-kvarontempo la Militantoj superestis per nur 3 poentoj, 4-5 29 al 3-8 26.
Papuo-Nov-Gvineo komencis la kvara kvarono per vigla atako, sed Alano Farelo estis "turo de forto" en la irlanda malantaŭlinio. Tiam, Brendono Beno ludmarkis proksime al la golo de papua liber-piedbato, kaj la Kuloj superestis unfoje kiam li golis. Irlando superestis denove malpli minutoj pli frue kiam Mikeĉjo Finno golis antaŭ la papuanoj regajnis la supereston per du goloj piedbate de Johano Ikupo kaj Gideono Simono.
Nur malmultaj minutoj restis en la matĉo, kaj la Militantoj bezonis du golojn. Ili movis la pilkon antaŭen, kaj Patriko Lusio piedbatis golon sed nur malmultaj sekundoj restis ĝis la sireno. La papuanoj gajnis posedon de la pilko de la sekvanta superpilkigo, kaj kiam la fina sireno sonis, Papuo-Nov-Gvineo venkis Irlandon 6-9 45 al 6-6 42 kaj gajnis sian duan Internacian Pokalon. Johano Ikupo nomiĝis la viro de la matĉo.
Oni povas spekti la matĉon (kun anglalingva komentaro) kaz prezenton ĉe http://www.afl.com.au/global/aflic14/streaming.
Aliaj poentaroj de la finala raŭndo:
Vira Turniro
Tria pozicio:
Nov-Zelando 6-8 44, Sud-Afriko 6.7 43
Divido 1:
Kanado 9-7 61, Tongo 7-6 48
Nauro 8-6 54, Usono 4-11 35
Britio 5-7 37, Fiĝio 2-7 19
Francio 13-11 89, Pakistano 1-2 8
Divido 2:
Japanio 12-19 91 Finnlando 1-0 6
Svedio 10-14 74, Ĉinio 4-2 26
Indonezio 8-6 54, Hindio 1-2 8
Finaj Pozicioj:
1. Papuo-Nov-Gvineo
2. Irlando
3. Nov-Zelando
4. Sud-Afriko
5. Kanado
6. Tongo
7. Nauro
8. Usono
9. Britio
10. Fiĝio
11. Francio
12. Pakistano
13. Svedio
14. Japanio
15. Finnlando
16. Indonezio
17. Ĉinio
18. Hindio
Virina Turniro:
Finalo:
Kanado-Nordlumoj 5-8 38, Irlando 2-0 12
Tria pozicio:
Usono-Libereco-117-15 117, Kanado-Meznoktsunoj 0-0 0
Kvina pozicio:
Fiĝio 1-3 9, Tongo 0-5 5
Finaj Pozicioj:
1. Kanado-Nordlumoj
2. Irlando
3. Usono-Libereco-1
4. Kanado-Meznoktsunoj
5. Fiĝio
6. Tongo
7. Usono-Libereco-2

Vira Duon-finala Raŭndo kaj Virina Raŭndo 5 - verkite de Vilheĉjo Framptono
La viraj teamoj grupiĝis en tri dividoj por la duon-finalaj kaj finalaj raŭndoj: la supera kvar, Divido 1 kaj Divido 2.
Post la rezultoj de Raŭndo 3, Papuo-Nov-Gvineo gajnis la kvaran pozicion en la tabelo per sia pli alta elcento (poentoj por * 100 / poentoj kontraŭ) ol la aliaj teamoj kiuj ankaŭ havis 2 venkojn. Tial, la Kuloj renovigis sian rivalecon kun Nov-Zelando en unu de la ĉefaj duon-finaloj kaj Irlando renkontis Sud-Afrikon en la alia. La teamoj en pozicioj 5-12 konkuris en Divido 1 kaj tiuj en pozicioj 13-18 konkuris en Divido 2.
La Supera Kvar:
Papuo-Nov-Gvineo 12-3 75, Nov-Zelando 4-4 28
Irlando 8-5 53, Sud-Afriko 4-4 28
Divido 1:
Kanado 9-15 69, Francio 2-4 16
Tongo 21-21 147, Pakistano 1-0 6
Nauro 7-7 49, Britio 5-3 33
Usono 12-7 79, Fiĝio 3-2 20
Divido 2:
Svedio 9-6 60, Indonezio 4-8 32
Japanio 4-3 27, Ĉinio 2-5 17
Finnlando 3-7 25, Hindio 1-2 8
La matĉplano por la finala raŭndo estas:
La Supera Kvar:
Irlando k. Papuo-Nov-Gvineo
Sud-Afriko k. Nov-Zelando
Divido 1:
Kanado k. Tongo
Usono k. Nauru
Fiĝio k. Britio
Pakistano k. Francio
Divido 2:
Japanio k. Finnlando
Svedio k. Ĉinio
Indonezio k. Hindio
Virina Turniro:
Fiĝio 7-5 47, Usono-Libereco-2 0-1 1
Irlando 11-12 78, Kanado-Meznoktsunoj 2-1 13

Kanado-Nordlumoj k. Irlando
Usonu-Libereco-1 k . Kanado-Meznoktsunoj
Fiĝio k. Tongo

Komunuma Raŭndo Enlokigas la Duon-Finalajn Matĉojn
verrkite de Vilheĉjo Framptono
Nur tri nevenkiĝitaj teamoj restas en la vira turniro post la sabata Komunuma Raŭndo, kiu prezentis matĉojn trans la
subŝtato de Viktorio. Centra superpilkigo en la matĉo inter
Sud-Afriko kaj Papuo-Nov-Gvineo. La dua iama renkonto inter Sud-Afriko kaj Papuo-Nov-Gvineo ĉe Ovalo Sankt-Mirjamo en Ĝilongo estis la plej elstara matĉo de la raŭndo. Ambaŭ teamoj estis nevenkiĝitaj, kaj ilia matĉo tre gravis.
Post la naciaj himnoj kaj la batalkrio de la Kuloj, la ludgvidisto superigis la pilkon por komenci la unuan kvaronon. Post frua kula golo, la leona atako fortiĝis kaj ili kreis multajn poentadŝancojn. Sen ilia neprecizeco kiam ili piedbatis al golo, la Leonoj havintus grandegan supereston, sed pro tiu neprecizeco ilia superesto estis per nur 14 poentoj, 3-8 26 al 2-0 12.
La ludo estis multe pli ebena en la dua kvarono. Ĉiu teamo poentis nur trifoje sed la Kuloj piedbatis pli rekte al golo kaj pligrandigis sian supereston. Kiam la duon-tempa sireno sonis, la Leonoj superestis per diferenco de kvar goloj, 5-9 39 al 2-3 15.
Subestante per tiu 24-poenta diferenco, la Kuloj bezonis grandan klopodon en la tria kvarono. Ili atakis kaj kreis multajn poentadŝancojn, sed golis nur unufoje. La Leonoj ankoraŭ superestis kiam la trikvaron-tempo sireno sonis, 5-11 41 al 3-6 24.
Du kulaj goloj frue en la kvara kvarono reduktis la leonan supereston al malpli ol unu golo, kaj ambaŭ teamoj tre volis piedbati la venontan golon. La Kuloj atakis denove, sed la Leonoj haltigis tiu atakon, movis la pilkon antaŭen kaj piedbatis alian golon por pligrandigi sian supereston. La teamoj alternis piedbatado de goloj kiam la kvarono progresis, kaj la Leonoj superestis per nur 4 poentoj malfrue kiam sudafrika golo de liberpiedbato findecidis la matĉon. Malfrua kula malantaŭaĵo finis la poentadon, kaj la
Leonoj gajnis la venkon, 8-11 59 al 7-8 50.
Poentaroj en la Vira Turniro:
Ĉinio 3-8 26, Finnlando 3-4 22
Kanado 20-10 130, Svedio 0-0 0
Fiĝio 7-7 49, Britio 4-9 33
Tongo 21-10 136, Japanio 2-3 15
Francio 16-14 110, Indonezio 0-4 4
Sud-Afriko 8-11 59, Papuo-Nov-Gvineo 7-8 50
Nov-Zelando 10-11 71, Usono 2-1 13
Irlando 10-6 66, Nauro 6-3 39
Pakistano 14-17 101, Hindio 1-1 7
Duon-finala Raŭndo:
Nov-Zelando k. Papuo-Nov-Gvineo
Irlando k. Sud-Afriko
-----------------
Kanado k. Francio
Tongo k. Pakistano
Nauro k. Britio
Fiĝio k. Usono
-------------
Svedio k. Indonezio
Japanio k. Ĉinio
Finnlando k. Hindio
La virian turniro enhavas neparan nombron da teamoj, kaj tial dua raŭndoj ludiĝis tre proksimaj unu al la alian. Tri matĉoj okazis sabate kaj du lunde.
Poentaroj en la Virina Turniro:
Sabato:
Kanado-Nordlumoj 9-13 67, Fiĝio 0-2 2
Irland 10-10 70, Usono-Libereco-2 1-0 6
Usono-Libereco-1 9-10 64, Tongo 0-0 0
Lundo:
Fiĝio 7-5 47, Usono-Libereco-2 0-1 1
Irlando 11-12 78, Kanado-Meznoktsunoj 2-1 13
Merkredaj matĉoj:
Kanado-Nordlumoj k. Tongo
Usono-Libereco-1 k. Fiĝio
Kanado-Meznoktsunoj k. Usono-Libereco-2

Antaŭvido de la Tria Raŭndo — verkite de Vilheĉjo Framptono
La tria raŭndo de matĉoj kiu okazos sabate nomiĝas la Komunuma Raŭndo, kaj la matĉoj ludiĝos en diversaj antaŭurboj kaj
urbetoj samtage kiel matĉoj de lokaj ligoj. Post ĉi tiu raŭndo la viraj finaloj komencos, kaj tial ĉiu golo (kaj eble ĉiu piedbato)
gravegos.
Interese, la naŭ viraj matĉoj parigos teamojn kiuj havas la samajn registrojn de gajnoj kaj perdoj. Mi antaŭvidas la matĉojn:
Vira Turniro:
Ĉinio (0-2) k. Finnlando (0-2) ĉe Stadiono Heŭreka, Balarato antaŭ la Viktoria Piedpilkluda Liga matĉo inter Nord-Balarato
kaj Vilhelmurbo. La Dragonoj neniam kontraŭludis la Glacirompantojn antaŭe, sed la unuaj raŭndaj matĉoj sugestas ke la Dragonoj devus esti favoratoj.
Britio (1-1) k. Fiĝio (1-1) ĉe Rezervo Kunungo, Bulino antaŭ la Viktoria Neprofesia Piedpilkluda Asocia matĉo inter
Maninghamo kaj Dragonoj. Alia matĉo inter du teamoj kiuj neniam kontraŭludas unu la alian. La Dogoj estas malgrandaj favoratoj pro ilia freŝdata registro kontraŭ Irlando kaj la lastdimanĉa Militanta 45-poenta venko super la Tribo.
Francio (0-2) k. Indonezio (0-2) ĉe Rezervo Fosant-Ripozo, Fosant-Ripozo antaŭ la Riddela Distrikta Piedpilkluda Liga matĉo
inter Fosant-Ripozo kaj Rupertarbaro. La unuaj raŭndaj matĉoj sugestas ke la Kojoj devas esti favorataj super la Garudoj, mi nur povas antaŭvidi francan venkon.
Papuo-Nov-Gvineo (2-0) k. Sud-Afriko (2-0) ĉe Ovalo Sankt-Mirjamo, Ĝilongo antaŭ la Ĝilonga Piedpilkluda Liga matĉo inter
Sankt-Mirjamo kaj Nordbordo. La Kuloj kontraŭludas la Leonojn unufoje antaŭe en la 2008a Internacipokalo, kaj la Kuloj venkis per 9-8 62 al 2-3 15 survoje al gajnado de la Pokalo. Ili estas favorataj denove, kaj ĉi tio devus esti bonega matĉo.
Tongo (1-1) k. Japanio (1-1) ĉe Parko Elgaro, Buksmonteto-Nordo antaŭ la Viktoria Neprofesia Piedpilkluda Asocia matĉo inter
Buksmonteto-Nordo kaj Kratagurbeto. La unua renkonto inter la Tondro kaj la Samurajoj estas malfacila prognozi, unu aŭ la alia povus venki kaj la diferenco devus esti malgranda.
Kanado (1-1) k. Svedio (1-1) ĉe Rezervo Benjaĉo Kavanao, Mordialoko antaŭ la Viktoria Virina Piedpilkluda Liga matĉo
inter Mordialoko kaj Skajo. La Nordvento venkis la Alkojn en la 2008a Internacipokalo per 16-12 108 al 1-1 7, sed ili devos ludi tre bone kaj piedbati pli precize al golo por gajni similan venkon ĉi-jare. La Nordvento havas malgrandan ŝancon atingi pozicion en la supraj 4 teamoj, sed por tio ili bezonos grandan venkon kaj helpon de aliaj teamoj.
Nov-Zelando (2-0) k. Usono (2-0) ĉe Rezervo Montrozo, Montrozo antaŭ la Orienta Piedpilkluda Liga matĉo inter Montrozo kaj
Nigrabrulo. La Akcipitroj kaj la Revolucio renkontis unu la alian trifoje antaŭe, kaj la Akcipitroj venkis ĉiufoje per diferencoj de 53, 32 kaj 35 poentoj. La Akcipitroj poentis 355 poentojn en iliaj du matĉojn ĉi-semajne kontraŭ nul kaj iĝis la unua teamoj en turnira historio fari tion en sinsekvaj matĉoj, kaj tial ili devas esti favorategoj.
Irlando (2-0) k. Nauru (2-0) ĉe Ovalo Reĝino Elizabeto, Bendigo post la Bendiga Piedpilkluda Liga matĉo inter Sud-Bendigo kaj
Kastelmejno. Ĉi tio estos la unua renkonto inter la Militantoj kaj la Ĉefuloj. Ĉefulo Adamo Oto suspendiĝas post la la naura venko super Britio, kaj eble ĉi tiu avantaĝos Irlandon, kiu lastjare venkis Brition per nur unu poento.
Hindio (0-2) k. Pakistano (0-2) ĉe Rezervo Altpordego post la Viktoria Piedpilkluda Liga matĉo inter Riĉmondo kaj Esendono. La unua renkonto inter la Tigroj kaj la Falkoj ankaŭ estas malfacila prognozi, sed mi pensas ke la Falkoj devus esti favorataj
ĉi-matĉe.
Virina Turniro:
Kanado-Nordlumoj (2-0) k. Fiĝio (0-1) ĉe Rezervo Mulgravo, Vilera Monteto antaŭ la Viktoria Virina Piedpilkluda Liga
matĉo inter Orientaj Diabloj kaj Kranburno. Post du grandaj venkoj la Nordlumoj devus venkegi la Testudojn, la nura demando
estos la diferenco.
Usono-Libereco 1 (1-1) k. Tongo (0-2) ĉe Rezervo Reĝo-Parko, Sankt-Albano antaŭ la Viktoria Virina Piedpilkluda Liga
matĉo inter VU-Sankt-Albano kaj Darebino. La Ŝtormo pliboniĝas, sed la usona unua teamo devas esti la favorato ĉi-matĉe.
Irlando (2-0) k. Usono-Libereco 2 (0-1) ĉe Rezervo Abundo, Abundo post la Viktoria Virina Piedpilkluda Liga matĉo inter
Diamantrivereto kaj Universitato Melburno. Same kiel la Nordlumoj, la Banŝioj ankaŭ devus venkegi la usonan duan teamon.

Usona-Kanada Matĉo Estas la Elstarigo de la Dua Raŭndo — verkite de Vilheĉo Framptono
Tri tagoj post la malfermintaj matĉoj de la turniro, la teamoj reiris denove al la turniraj ludkampoj merkrede por alia raŭndo de naŭ viraj kaj tri virinaj matĉoj.
Kelkaj turniraj matĉoj estas videblaj eninterrete, kaj kelkaj estas aŭdeblaj. La interretejo de "Monda Pieĉja Novaĵoj" (World Footy News angle) enhavis aŭdeblan elsendon de la matĉo inter la najbaraj amerikaj rivaloj Usono kaj Kanado, kaj mi aŭskultis ĝin kun
interesego.
En dek-tri antaŭaj matĉoj inter la du teamoj, Usono gajnis dek-du venkojn kaj Kanado nur unu. La nura Nordventa venko super la Revolucio okazis 2005e en Vankuvero per 6-9 45 al 4-8 32, sed post la unuaj matĉoj por la du teamoj en ĉi tiu turniro la kanadanoj ŝatis iliajn ŝancojn por gajni renverson.
La diferenco inter la teamoj en la unua kvarono estis nepleja, kiam ili ĉiu faris nur unu poentadan piedpafon. La Revolucio poentis golon sed la Nordvento poentis nur malantaŭaĵon, kaj ĉe kvaron-tempo Usono superestis 1-0 6 al 0-11.
La dua kvarono tre similis al la unua. La Nordvento havis la fruan movokvanton sed ne povis piedbati golon. La Revolucio aldonis al ilia superesto per piedbatado de 1-2 kaj Kanado nur piedbatis 0-2, kaj ĉe duon-tempo Usono superestis 2-2 14 al 0-3 3.
La tria kvarono kutime estas la plej grava el la kvar — ĝi kutime nomiĝas la ĉampioneca kvarono — kaj ĉi tiu matĉo ne estis malsama. Post frua Revolucia golo piedbate de Brajano Draguso, la Nordvento plialtniveligis sian ludon. Ili movis la pilkon antaŭen multfoje kaj kreis multajn poentadŝancojn, sed piedbatis neprecize al golo. Ĉe trikvaron-tempo la Revolucio ankoraŭ superestis per du poentoj, 3-2 20 al 2-618.
Tiu malgranda diferenco inter la teamoj signifis ke la venonta golo gravegus, kaj frua Nordventa malantaŭaĵo reduktis la matĉdiferenco al nur unu poento. Bedaŭrinde por kanadaj esperoj, post tio la Revolucio montris sian rezolutecon venki. Ili piedbatis kvin golojn al nul, kaj kiam la fina sireno sonis La Revolucio venkis per 31 poentoj, 8-3 51 al 2-8 20.
La poentaroj de ĉiuj matĉoj kaj ligotabeloj sekvas.
Viroj:
Japanio 9-4 58, Pakistano 3-42 2
Nauro 6-14 50, Britio 4-52 9
Nov-Zelando 28-25 193, Ĉinio 0-0 0
Irlando 17-9 111, Francio 0-22
Svedio 13-3 91, Finnlando 2-21 4
Sud-Afriko 13-4 82, Tongo 2-51 7
Usono 8-3 51, Kanado 2-82 0
Papuo-Nov-Gvineo 33-18 216, Hindio 0-00
Fiĝio 32-16 208, Indonezio 0-00 0

Mallonga Historio de Internacia Aŭstralia Piedpilkludo — Verkite de Vilheĉjo Framptono
La internacia pligrandiĝo de la sporto okazis rapide post la establiĝo de la Kanada Aŭstralia Piedpilkluda Asocio en 1989, la Brita Aŭstralia Piedpilkluda Ligo en 1990 kaj la Dana Aŭstralia Piedpilkluda Ligo en 1991. Post ĉi tiuj organizaĵoj establiĝis, la sporto ankaŭ ludiĝis alilande, kaj internacia konkurado komenciĝis en 1994 kun matĉo inter Britio kaj Danio en Londono. La Dogoj venkis la Vikingojn 19-15 129 al 6-4 40, sed la danaj venĝis tiun rezulton sekvajare en Kopenhago 12-21 93 al 3-7 25. Matĉo inter Britio
kaj Kanado ankaŭ ludiĝis en 1995 en Londono, kaj tie la vizitanta Nordvento gajnis la venkon super la Dogoj 10-6 66 al 6-7 43.
Nov-Zelando, Nauro kaj Papuo-Nov-Gvineo ankaŭ komencis ludi tiujare en turniro en Darvino, Aŭstralio. Papuo-Nov-Gvineo venkis ambaŭ Nov-Zelandon kaj Nauron por iĝi la turnira ĉampiono. Ekde tiuj fruaj matĉoj, naciaj teamoj de 23 landoj el ĉiuj kvin enloĝataj
kontinentoj ludis 226 matĉojn internacie. Britio kaj Danio havas la plej malnovan serion kaj kontraŭludis unu la alian 13-foje ĝis nun; Kanado kaj Usono ankaŭ kontraŭludis unu la alian 13-foje.
Antaŭa kanada superpilkigkonkuranto Emanuelo Matato piedbatas la pilkon en 2008a internacipokala matĉo
La Internacipokalo okazis kvarfoje antaŭe, en 2002, 2005, 2008 kaj 2011.
Papuo-Nov-Gvineo ludis en ĉiu Finalo ĝis nun sed gajnis nur unu ĉampionecon. Irlando gajnis du ĉampionecon el du Finaloj kaj Nov-Zelando gajnis unu ĉampionecon el du Finaloj. La poentaroj en la turniraj finaloj estis:
2002 Irlando 7-9 51, Papuo-Nov-Gvineo 2-7 19
2005 Nov-Zelando 7-8 50, Papuo-Nov-Gvineo 5-2 34
2008 Papuo-Nov-Gvineo 7-12 54, Nov-Zelando 7-4 46
2011 Irlando 8-5 55, Papuo-Nov-Gvineo 5-5 35

Internacipokalo de Aŭstralia Piedpilkludo komenciĝis - Verkite de Vilheĉjo Framptono
Aŭstralia Piedpilkludo estas eble la plej unika teamsporto en la tuta mondo. Per ĝiaj grandegaj ovalaj ludkampoj, unikaj golejoj, altegaj poentaroj — eĉ pli altaj ol en korbopilkludo — kaj rapida pilkmovado, ĝi vere estas impresega sporto. Imagu kombinaĵon de
asocipiedpilkludo kaj korbopilkludo kun pertenofaligado, kaj vi havos kompreneton pri la sporto.
Teamoj de 18 ludantoj kontraŭstaras unu la alian en matĉoj de kvar 20-minutaj kvaronoj. La ovalaj ludkampoj kutime estas 135-185m longaj kaj 110-155m larĝaj; kvar fostoj estas ĉe ĉiu fino de la ludkampo, kaj la celo de la teamoj estas piedbati la pilkon inter la du mezaj fostoj sentuŝante de defendanto por poenti golon kiu valoras ses poentoj. Se la pilko iras inter la du eksteraj fostoj alimaniere, tio nomiĝas malantaŭaĵo, kaj ĝi valoras unu poento. Poentaroj skribiĝas ĉi-maniere: goloj.malantaŭaĵoj poentoj, ekzl. 24.19 163.
La sporto naskiĝis en Melburno en 1858, kaj iĝis tre populara en Aŭstralio, kiel ambaŭ profesia kaj neprofesia sporto. Ĝi ludiĝis en Nov-Zelando ekde 1868, kaj ĝi establiĝis en la norda duonglobo malfrue en la 20a jarcento kiam la Kanada Aŭstralia
Piedpilkluda Asocio fondiĝis en 1989.
La kvina Internacipokalo de ĉi tiu sporto okazas ĉi-monate en Aŭstralio. La turniro nomiĝas Internacipokalo kaj ne
Mondpokalo ĉar Aŭstralio ne partoprenas; eble la plej bonaj internaciaj teamoj povis konkuri kun aŭstraliaj neprofesiaj teamoj, sed certe ne kun iliaj profesiaj teamoj.
La poentaroj de la unuaj matĉoj en la 2014a Internacipokalo estis:
Viroj:
Usono 27.17 182, Finnlando 0.1 1
Tongo 24.22 166, Hindio 1.0 6
Irlando 8.7 55, Fiĝio 1.4 10
Nauro 35.21 231, Indonezio 1.1 7
Nov-Zelando 24.18 162, Svedio 0.0 0
Sud-Afriko 23.22 160, Pakistano 2.2 14
Britio 12.17 89, Francio 1.1 7
Papuo-Nov-Gvineo 24.19 163, Japanio 0.11
Kanado 19.5 119, Ĉinio 0.1 1
Virinoj: *
Irlando 10.7 67, Fiĝio 1.06
Kanado "Meznoktsunoj" * 4.6 30, Tongo 1.1 7
Kanado "Nordlumoj" * 8.13 61, Usono "Libereco1" * 1.1 7
* Kanado kaj Usono ambaŭ eniris du virinajn teamojn, kaj bedaŭrinde la usonaj teamoj nomiĝas la ĝermanaj kaj latinidaj anglaj vortoj por libereco, t.e. Freedom kaj Liberty.