Kanto-teksto de Sinjoro Prezident'
Sinjoro Prezident', mi skribas ĉi leteron
Vi prenu en konsideron la vortojn tiujn ĉi Ricevis mi ordonon eniri la armeon Akcepti la ideon ke mole bombas ni Sinjoro Prezident', mi ja malvolas vere Ne paŝu ni surtere, por ies ajn konker' Tro longan tempon jam, perforto nin delogis Tro longe jam ni mensogis, ke ni pafas por liber' |
Mi vidis multe tro da homoj rifuĝintaj,
familioj disĵetintaj, eksportoj de milit'. Suferas la infanoj, dum kelkaj sin amuzas Kaj la militon uzas por nafto kaj profit' Kiom da "Abu-Grajboj" forprenas la animojn Forprenas memestimojn eĉ rajton esti si Se sango vin allogas, nu, verŝu vian sangon Vi havas altan rangon, do ĝi valorus pli |
Mi morgaŭ estos for, ferminte mian pordon
Fortranĉos mi la kordon kiu ligas min al vi Mi ŝvebos super bordoj, mi biciklos tra la mondo Mi estos vagabondo, al ĉioj kantos mi Vi uzu vian vivon, vi uzu ĝin en paco, Ne estu vi pajaco, vi estu frato, hom' Sinjoro Prezident', vi ne ricevos amen', se vi militus tamen Estas ne laŭ mia nom', estas ne laŭ nia nom' |