Esperanto Televido prezentas:
Gesa Maria Drozdzewski - Pianisto kaj Esperantisto

|
|
Gesa Maria Drozdzewski skribis por ni la jenan mallongan aŭtobiografion:
Miaj gepatroj, kiuj ambaŭ ne ricevis muzikan instruadon, frue rimarkis mian muzikecon.
Mi estis infano, kiu frue lernis paroli. Mi prezentis miajn unuajn vortojn kaj frazojn, kantanta, lulante en la infanseĝo de la biciklo. Do, en la aĝo de 4 jaroj oni decidis kontraŭ infanĝardeno kaj por "frua muzikala instruado".
Kiam mi estis 6 jaraĝa, pianoinstruado komencis. Je la unua prezentado, violoninstruisto aūskultis kaj malkovris la talenton.
Li demandis, ču tia knabino ankaū volus lerni ludi la violonon? Ho, mi volemis absolute! La instruado komenciĝis kaj daūriĝis 10 jarojn. Jam post kelkaj monatoj mi ludis en infankvarteto, sekvis orkestroludon. Jam en la aĝo de 10 jaroj mi sidis, fiera kaj entuziasmega, en la unua violono de la sinfona orkestro de junularo ties ĉefoviolonistino mi poste estiĝis.
Demandita pri mia preferita profesio je la aĝo de 8 jaroj, mi dediĉite diris: "Mi ne scias, sed ĉiuokaze mi ĉiam muzikos!"
Fakte mi rifuzis decidi pri nur unu instrumento kiel čefinstrumento. En aĝo de 16 jaroj la violono estiĝis malpli grava. Mi rimarkis ke sur la piano mi neniam trovus teknikajn limojn. La piano proponis la eblecon esprimi tutajn sentojn kiuj serĉas kanalon sen bezoni aliajn muzikistojn. La kantanta sono de la violono, la lernanta atenteca pri la formeco de sono kaj la lineoj de melodioj estis gravaj produktoj de violon-ludo kiuj tre profitis mian pianoludon.
Mia pianoinstruistino malpermesis al mi aūskulti muzikon. Tiu estus malbone por mian muzikan evoluon... Neniu ludis la muzikon krom mi mem. Mi kreis la muzikon. Ĝi sonis nur per mia ludo!
La unua pianoinstruisto (li instruis min nur kelkajn monatojn) rakontis, ke li legis muziknotojn dum veturoj per trajno.
Do, mi pensis ke oni uzas tiujn notojn kiel librojn. Mi rigardis ilin, ĝis la muziko sonis en mia kapo.
Por mi tio ŝajnis memkomprenebla, ĉar ĉiuj povis legi librojn kaj aŭdis ĝin en la kapon, ĉu ne? Kial ĝi povus esti pli
malfacila "legi" muzikon? Kiel ne ĉiuj muzikiĝis kiel mi - mi ne komprenis. Pli malbone: evidente ili ne volis klopodigi!
Kun laudo oni estis ŝparema. Mi estis tre fiera, ke miaj instruistoj donis al mi tiun malfacilan literaturon por ludi. Pri ĝi mi
mezuris mian sukceson. Jam en aĝo de 12 jaroj mi ludis Beethoven, sonato op. 81a (L'Adiaūo"). Mi sciis ke oni devas vere bone kompreni kion signifas "Adiaūo" por interpreti tiun muzikon. Do, mi alfondiĝis en la pli terura imago ke estis pensebla por mi. Mi imagis ke mia patrino estus mortinta - adiaūo por čiam! Miaj emocioj, mia pensado - mi estis fremda en la mondo de miaj gelernantoj; strange adolta kaj mi ne konvenis por ilin. Estiĝis granda soleco, asociada kun profundaj emocioj de sopiro kaj doloro, ekvivanta nun en la muzikon. Kiam mi unuafoje ludis Chopin je aĝo de 16 jaroj, tio estis revelacio por mi - tio estis mia lingvo! Neforgesebla kaj senkompara estis, kiam mi ricevis sciigon, ke mi estiĝus solistino en Schumann, koncerton op.92. En aĝo de 17 jaroj mi ludis pianon kun granda orkestro antaū 1000 aūskultantoj! Mi antaūe nur kelkaj fojoj ludis por malmultaj homoj. Tio koncerto estis granda sukceso kaj mi estis feličega! Sekvis malfacilega tempo. Mia instruado estis preskaū nur aūtodidakte, sen ke miaj gepatroj aū mi notis tion. Pianoinstruado če mia instruistino finiĝis kaj šia edzo, docento al altamuziklernejo estiĝis mian instruiston. Kiam mi ricevis malanoncon post la ekzameno pri taŭgeco če altamuziklernejo, li diris:" Kion ili devas instrui al vi?!" Li ne plu vidis sencon en la instruado kaj simple finis ĝin. Mi estis terurita!
Sekvis mallonga tempo de instruado al altamuziklernejo.
Unuafoje mi ricevis vera entuziasmegan laūdon de instruisto. Mi aūdis, ke mi interpretis muzikon tute diference ol aliaj pianistoj. La docento adiaūis min kun tiuj vortoj: "Mi mem sole prepares miajn koncertojn - kaj vi ankaū nun povas fari tion!" Se mia patro estus orkestrestro, estus pli facila fari karieron, sed mi certe sukcesos sen helpon... Li donis liston de verkoj al mi. "Estus bone iam ludi tiujn verkojn..." Jen ĝi estis! Mi nun havis 18 jarojn kaj devis montri ke mi estis pianistino - al mi mem kaj al la mondo. Mi partoprenis mestrokursojn. Ankaū tie neniu provis instrui min - oni aūskultis kaj laūdis. Mi ne estis malfeliča pri tiu cirkonstanco. Mi bone sciis kiel esprimi en la muziko! Tio estas kaŭzo de la origineco kaj natureco de miaj interpretaĵoj. Mi ne estas poste-ulo de iu instruisto aū artisto. Mi kreas muzikon de la fonto de miaj emocioj.
Mi enamiĝis kun juna viro kaj por la unua fojo alvenis granda amo, mi komencis vivon sen gepatroj. Dum la sekvaj jaroj mi
pasigis pli da tempo kun baki panon ol ludi pianon. Mi havis grandajn taskojn: hejti per karbo, resanigi hundon de pasitaj turmentoj (mia unua infano!), instrui pianon, lerni Esperanton... la vivo estis varioplena kaj ekscita.
Simile kiel muziko konektigas homojn, mi amas Esperanton kiel universalan lingvon.
Kvankam en tiu tempo mi malofte koncertiĝis kaj malmulte trejnis, mi ĉiam sciis: mi estas pianistino!
Gesa Maria Drozdzewski