STUDIO
STUDIO estas radio-televido-portalo, grandskala kunlaborado inter multaj esperantistoj tra la mondo, kiu prezentas al vi radio- kaj televido-elsendojn, longdaŭrajn filmojn, Esperantan kalendaron, kaj ĉiutagajn novaĵojn.
STUDIO subtenas kaj reklamas la gravan laboron de niaj radiostacioj kaj multajn aliajn bonajn iniciatojn en Esperanto.
Respondecas pri la STUDIO-retejo: redaktanto Robert Poort el Las Vegaso, Nevado, Usono.
Vi povas kontakti STUDIO-n kun demandoj kaj rimarkoj: klaku ĉi tie
Respondecas pri la STUDIO-retejo: redaktanto Robert Poort el Las Vegaso, Nevado, Usono.
Vi povas kontakti STUDIO-n kun demandoj kaj rimarkoj: klaku ĉi tie
STUDIO prezentas diversecon de YouTube-kanaloj. Iom simile al profesiaj kablo-provizantoj, tiuj kanaloj ofte ofertas enhave tre malsamajn programojn. La STUDIO faciligas eblecojn por elekti inter tiuj kanaloj kun ĝiaj diverseco de kulturo, politiko kaj religio. STUDIO strebas al diverseco, sed ne respondecas pri la enhavo de YouTube-kanaloj, radio-stacioj aŭ enhavo de retejoj al kiuj ĝi ligas.
STUDIO-n oni ne konfuzu kun la projekto Lingvo-Studio ĉe www.eventoj.hu kiu prezentas multajn elstarajn iniciatojn.
Humphrey Tonkin komentas pri la STUDIO:
En artikolo de la retbulteno La Balta Ondo: "Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016", Humphrey Tonkin, eksprezidanto de UEA, asertas ke: "... la plej interesaj aferoj okazas ekster la ĉefaj fluoj de la organizita movado. Inter tiuj interesaj aferoj estas la retejo Studio kies mikso de ĉiutagaj novaĵoj, radio, televido kaj filmo rolas ne nur por informi esperantistojn pri Esperanto sed informi esperantistojn pri la mondo. La retejo de neniu organizita Esperanto-asocio estas tiel riĉa kiel tiu ĉi esence memkreita reta informejo." Klaku ĉi-tie por legi la artikolon. |