|
|
Kolapsis propono pri Eŭropa Supera Ligo (klaku kaj legu)
Ĉu vi parolas la internacian lingvon de futbalo?
Futbalo estas lingvo, probable la plej universala lingvo sur la planedo. Ĝi estas parolata pli vaste ol la angla, la araba, aŭ la ĉina kaj praktikata pli vaste ol iu ajn religio. En 1954, la franca futbala ĵurnalisto Jean Eskenazi verkis eseon pri la "universaleco" de la ludo. Ĝi estas, li deklaris, komuna lingvo al ĉiuj homoj, la sola universala Esperanto. . . monda lingvo, kies gramatiko ne ŝanĝiĝas, de la norda poluso ĝis la ekvatoro. Kvankam ĝi estas reciproke komprenebla ĉie kie ĝi estas ludata, ĝi tamen estas agrable varia," parolata en ĉiu angulo de la terglobo kun aparta akĉento.
La sveda verkisto Fredrik Ekelund simile nomis la ludon: Esperanto de la piedoj.
(el angla artikolo de Laurent Dubois: "Kial futbalo estas la plej universala lingvo sur la planedo.")

Futbalo Futbalo estas pasio Pli ol nacia, pieco: Fervorul’ fariĝas team’. La koro disfalditas, Dum la ekscita danco De l’ kruroj en milito Kaj ĝi orgasme eksplodas Pro l’ gol’ ekstaze kaj suferas Morton vivan kiam team’ fiaskas. Maria Nazaré de C. Laroca vizitu ŝian retejon |
Ĉina Prezidanto Xi emfazas disvolvadon de futbalo en Ĉinio
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede, la 22an de aŭgusto, 2019 diris, ke futbalo en Ĉinio certe pli bone disvolviĝos kun intensiĝo de la publika partopreno. Li faris la rimarkojn dum vizito al elementa lernejo en la gubernio Gulang de la ĉina nordokcidenta provinco Gansu.