Bona Espero - idealo kaj realo Klaku kaj aŭskultu la son-libron! Sonlibro eldonita forme de KD surbaze de la libro „Bona Espero – Idealo kaj realo”. Verkita kaj registrita forme de interparoloj de Roman Dobrzyński kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. La ĉapitrajn motojn prezentas Irek Bobrzak. "Vizitante Brazilion en la simbola jaro 2000, mi trovis Bonan Esperon kiel realan pecon de la „rondo familia”, pri kiu revis Ludoviko Zamenhof. Mi metis florojn antaŭ lia monumento kiel lia nepo, sed ĉirkaŭita de gajaj infanoj, mi samtempe ĝuis esti ilia „avo” kaj sentis bezonon danki pro tio al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. Ili ambaŭ oferis grandanime al Bona Espero pli ol tridek jarojn de sia vivo. Mi fieras esti ilia amiko. Ke tiu ĉi verko de Roman Dobrzyński, ankaŭ amiko mia, estiĝu dumviva monumento ilin honoriganta." Ludoviko C. Zalewski-Zamenhof Klaku la bildon maldekstre por aŭskulti la sonlibron. |
"Space Oddity" en Esperanto. Spaca Strangaĵo! Filmita en "Bona Espero" en Alto Paraíso / GO, Brazilo.
Kantis kaj aktoris: Alejandro Cossavella. Filmis kaj muntis: Rogers Pavinski.
Kantis kaj aktoris: Alejandro Cossavella. Filmis kaj muntis: Rogers Pavinski.