|
David Gaines
La usona komponisto David Gaines verkis la unuan orkestran simfonion, kiu uzas tekstojn en Esperanto. Li estas ankaŭ prezidinto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, D.K., kaj estas UEA-Delegito por tiu urbo. D-ro Gaines doktoriĝis sub la komponada fako de la Peabody-Konservatorio de Muziko en Baltimoro, Usono. Lia Esperanto-simfonio haveblas kompaktdiske registrita de la Moravia Filharmonia Orkestro de Ĉeĥio; Vit Micka, dirigento, kaj Kimball Wheeler, mezosopranulino. (Ludlisto kun 4 videoj) |