|
Rafael Milhomem ludas "studon 14"
(Op 6 N.12) de la hispana komponisto Fernando Sor (1778-1839). Rafael Milhomem estas Esperantisto kaj multflanka brazila muzikisto. Li muzikdiplomiĝis kun rajtigado en muzikilo (gitaro) ĉe Universitato Federacia de Gojas´en 2003. Specializiĝis en infanaĝa edukado. Kune kun Rafael Muniz (Klasiv), Milhomem estas kreinto de la projekto baRok’ “vigla-peza metalo” kiu miksas elementojn de baroka muziko kun klasika, kantita en Esperanto. |