|
Joseph Haydn
Joseph Haydn (naskiĝis la 31-an de marto 1732 en Rohrau, Malsupra Aŭstrio; mortis la 31-an de majo 1809 en Gumpendorf) estis gvida aŭstra komponisto de la Viena klasikismo. "Die Schöpfung" aŭ "La Kreado" estas oratorio de Joseph Haydn. La verko ekestis inter 1796 kaj 1798 kaj temas pri la kreado de la mondo laŭ Genezo (1-a libro de Moseo). La Mormona Tabernakla Ĥoro kantas "La Ĉieloj Rakontas" el la oratorio. |