RUSALKA estas opero de la fama ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák. La nomo en Esperanto de tiu opero estas NAJADO, nomo kiu originas de la helena mitologio. Najadoj: (greke Ναιάδες Naiádes, Ναίδες Naídes aŭ Νάιτιδες Náitides, el νάειν, ‘flui’ kaj νἃμα, ‘fluanta akvo’) estis la nimfoj kiuj vivas en nemara fluanta akvo (fontoj, putoj, rojoj kaj riveretoj), kaj kiuj diece personigis la akvofluaĵon kie ili loĝis (Vikipedio). Ankoraŭ ne ekzistas Vikipedio-artikolo pri la opero en Esperanto, sed multaj en aliaj lingvoj pri Rusalka. Najado estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendita de Verda Stacio en 1948. La registraĵo konserviĝis kaj poste estis reeldonita en 1996 de la Ĉeĥa radio sur du kasedoj kaj du kompaktdiskoj. Ĥoro kaj orkestro de Ĉeĥoslovaka Radio Praha. Dirigento: Jiří Pinkas. Reĝisoro: Dalibor Chalupa. Ĉefrolojn plenumis prestiĝaj ĉeĥaj oper-kantistoj Maria Tauberová (Najado), Beno Blachut (Princo) kaj Karel Kalaš (Nikso). La rolon de la radia rakontanto
ludis fama ĉeĥa aktoro Karel Höger aktive konanta Esperanton, li estis membro de la artista grupo TRAKT.
ludis fama ĉeĥa aktoro Karel Höger aktive konanta Esperanton, li estis membro de la artista grupo TRAKT.
STUDIO prezentas la sekvajn kvalite plibonigitajn fragmentojn de la originala sonregistraĵo de Najado:
Enkonduka parolo kaj anonco de overturo. (aŭskultu la overturon sube de la paĝo per YouTube-muzikfilmeto).
Parolo: pri Najado kaj ŝia Kanto al la Luno. |
Ario: Kanto al la Luno. Luno en alto de firmament', ĉion vi vidas kaj trovas, vagas vi super homa gent', domojn rigardi vi povas. Malkaŝu, Luno, por mi, kie vi vidas lin dormi.
|
Parolo: pri promeso kaj malbeno de sorĉistino, kaj pri la renkontiĝo de Najado kun la princo.
|
Ario de la Princo: "Stranga vizio, dolĉa bel' "
|
Parolo: Najado kaj la princo iras al kastelo kaj anoncas edziĝ-feston.
|
Ario de Nikso: "Veo, veo, ho filin' de akvofeo" kaj Edziĝ-festa kanto
|
Parolo: Najado plendas al sia patro Nikso ĉar la princo ne povas ami ŝin kaj li enamiĝas princino. Najado devas reveni al sia propra mondo. Soĉistino havas teruran proponon.
|
Ario: Najado funebras pri sia sorto.
|
Parolo: Najado maltrankvile vivas kiel ĥimero, Nikso rakontas pri la sorto de sia filino, la princo serĉas kaj trovas Najadon, kaj sekvas kiso de amo kaj morto.
|
Ario: Najado kaj la princo kantas pri amo perdita.
|
Kompleta sed malaltkvalita sonregistraĵo de Najado el muzik-kasedoj. Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=1TjI0hZVUy4
|
Belegaj scenoj de Rusalka en la ĉeĥa lingvo
|
Kompleta opero Rusalka en la ĉeĥa lingvo
|
Ĉi-sube aŭskultu radio-fragmentojn kaj komentojn de Ĉeĥa Radio (2013) en la ĉeĥa kaj en Esperanto pri la opero.
La Luneto en la ĉielo profunda, via lumo videblas malproksime, tra la mondo vi vagas larĝa, kaj rigardas hejmojn de la homoj. La luneto, ekstaru por momento. Diru al mi, kie estas mia amata? Diru al li la arĝenta luneto ke mia brako brakumas la lian, por ke li almenaŭ por unu momento, memorigis en sonĝo al mi. Lumu al li malproksimen, diru al li kiu estas atendanta lin! Se při mi la homa animo sonĝas ke li vekiĝu per tiu memoro! Luneto, ne mallumu.
Tomáš Pumpr tradukis la operon "Najado" en Esperanto.
Klaku ĉi tie por la kompleta teksto de la opero "Rusalka" en la angla.